Angla Ĝardeno de Munkeno

La Angla Ĝardeno (germane Englischer Garten) estas pejzaĝa parko laŭ angla stilo en Munkeno, la ĉefurbo de la germana federacia lando Bavario. Ĝi ĝis 1789 kreiĝis laŭ planoj de la parka arkitekto Friedrich Ludwig von Sckell kaj samjare malfermiĝis por uzo de ĉiuj civitanoj. La areo grandas 375 hektarojn (3,75 km²), do estas inter la plej grandaj parkoj tutmonde, kaj en la momento de inaŭguro estis inter la plej unuaj parkoj tutmonde libere uzeblaj de ĉiuj homoj. Ĝi situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Isar, nordokcidente de la urbocentro, sed en piedira distanco de la plej multaj urbocentraj vidindaĵoj. Rapide ĝi kaj inter la urbanoj kaj inter la vizitantaj turistoj aparte populariĝis.

Angla Ĝardeno de Munkeno
Publika parko
parko [+]

Koordinatoj48° 9′ 10″ N, 11° 35′ 31″ O (mapo)48.15277777777811.591944444444Koordinatoj: 48° 9′ 10″ N, 11° 35′ 31″ O (mapo) [+]
Areo3,75 km² (375 ha) [+]

Angla Ĝardeno de Munkeno (Bavario)
Angla Ĝardeno de Munkeno (Bavario)
DEC
Angla Ĝardeno de Munkeno
Angla Ĝardeno de Munkeno
Lokigo de Bavario en Germanio
Map
Angla Ĝardeno de Munkeno

Vikimedia Komunejo:  Englischer Garten (Munich) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Apartaj konstruaj elementoj de la parko estas klasikisma ronda templo, tiel poziciigata sur parka monteto ke ĝi videblas el granda parto de la parka teritorio, herbeja amfiteatro, interna japana ĝardeno kun te-trinkejo, kaj ligna ĉin-stila pagoda turo apud pavimita placo, kiu en la ne-vintraj monatoj servas kiel imprese granda subĉiela bavara bierĝardeno. Iom bedaŭrindas ke en la 1940-aj jaroj la tiutempaj naziaj regantoj ordonis konstrui okcident-orientan straton tra la parka areo, kiu de tiam tranĉe dividas ĝin al suda parto de proksimume triono kaj norda parto de du trionoj el la suma teritorio. Ĉar la norda parto estas pli for de la urbocentro, ĝi estas malpli frekventata de piedirantoj, do pli trankvila.

la klasikisma ronda templo de la parko en aŭtuno
la ligna ĉin-stila pagoda turo

La parkon trairas tri riveretoj, kiuj serpentumas tra la pejzaĝo, interligataj per pluraj konektaj rojoj. En la someraj monatoj ekde la jaro 1967 la urba loĝantaro amase pasigas sian libertempon en la apudriveretaj parkopartoj, sunbruniĝas, baniĝas en la riveretoj kaj pilkoludas sur la herbejoj. Kvankam tiu uzo origine ne antaŭvidiĝis kaj principe ne estis permesata, la urbaj instancoj ne forpelis la senrespektajn feriantojn, sed ŝanĝis la parkan regularon, tiel ke nun la banado en la riveretoj kaj la sportado estas permesataj. En la sekvaj jaroj aparte junaj studentoj ankoraŭ iom pli testis la regularon kaj komencis nude bani kaj sunbruniĝi. Meze de urbocentro tia amasa nudismo estas plej nekutima, kaj konsiderante ke Bavario estas sume tre katolika kaj konservativa regiono, despli mirigas ke la publika nudismo fariĝis somera tradicio, ne haltigata per urbaj instancoj. Kvankam iuj maljunuloj, kiuj vestite trairas la parkojn vojojn, foje iom nekrede skuas la kapojn pri tia libereco, la urbanoj interpretas la parte nudisman, parte bankalsonan parkan somerumadon kiel plej trafa signo de la grandurba toleremo de Munkeno, sendepende de ĉia konservativa provinca ĉirkaŭaĵo.