Bierĝardeno (germane Biergarten) estas speciala tipo de subĉiela gastejo, kiu origine devenas el Bavario.

Max LiebermannMünchner Biergarten, 1884
Max LiebermannMünchner Biergarten, 1884
bierĝardeno de la bierfarejo Hofbräukeller en Munkeno

Karakteriza por bierĝardeno estas loko kun larĝaj lignaj tabloj kaj benkoj, kun grandaj arboj, kiuj donas ombron dum sunoplenaj someraj tagoj, kaj kun planko ne pavimita aŭ asfaltita, sed ekipita per kunpremita tera grundo aŭ per ŝtonetoj. En bierĝardeno kompreneble serviĝas biero, kutime ankaŭ limonadoj kaj akvo, foje ankaŭ vino, kaj aldone malgranda elekto de salozaj manĝaĵoj: Tipaj ekzemple estas duonaj rostitaj kokinoj kaj porkaĵoj, la fromaĝa miksaĵo Obatzter kaj la bulkospeco brecoj. Tradicia leĝo en Bavario atestas, ke en bierĝardeno permesatas kunporti siajn proprajn manĝaĵojn de hejme, tiom longe kiom oni ja aĉetas la trinkaĵojn ĉe la kelneroj.