Krakeno (Breco)
(Alidirektita el Breco)

Krakeno[1][2] (germanlingve Brezel) estas sudgermana salita nodoforma bakaĵo el gistopasto, kiu antaŭ la bakado estis trempita en 3-5%an solvaĵon entenantan aŭ natrihidrogenkarbonaton (natron), natrihidroksidon aŭ natrikarbonaton (sodon). Per tio ekestas la specifa brunbrila surfaco kaj la tipa gusto, kiun oni ankaŭ nomas "sapeca".
Bakeja ŝildo kun krakeno en la aŭstria distrikto Pongau