Krakeno estas speciala bretona biskvito.

Bretona krakeno

Krakeno de Bretonio redakti

La bretona Krakeno estas bretona biskvito kies paston oni unue brogis : pribolado en akvo antaŭ enfornado je alta temperaturo. Ĝi similas proksimuman diskon kun suprenlevitaj bordoj. Ĝi estas sensala kaj sensukera.

Ĝin oni ne konfuzu kun la belga krakeno.

Origino de la nomo redakti

La nomo originus en la nederlanda crakelinc: "kraketas subdente". En la franca ĝi estas Craquelin de Bretagne.

Apartaĵo redakti

Brogado eksplodigas la amelograjnojn en gluteno.

Historio kaj geografio redakti

La ĉi-tipaj biskvitoj estas laŭ regionoj multvariaj. Ekzisto de diskoformaj krakenoj en orienta Bretonio estas delonga konaĵo.La unua konata recepto datumas je 1607[1]. (franclingva vikipedio)

Faro redakti

Paston oni faru. Oni ĵetu ĝin en bolantan akvon por unua kuiro broga. Post eltiro oni ĵetu la pecojn en malvarman akvon. Sekiĝu la diskoj post eltiro. Lasta momento estos rosto en forno kiu donos plenan kraketo-kapablon kaj koloron.

Uzo redakti

Pro la aparta kuveta formo de la krakeno, ĝin vi povas kutime ŝmiri per buteraĵo...

Diskutota redakti

La difinoj de PIV pri kringo kaj krakeno estas iome proksimaj. Se konsideri sensalecon aŭ sensukerecon ĉu la plej taŭga vorto por la bretona krakeno estus kringo?

Tie ĉi PIVaj difinoj :

kring/o 🍴 Seka dolĉa ringoforma biskvito. ☞ krakeno.

kraken/o 🍴 Seka, salita biskvito, ĝenerale 8— forma. ☞ kringo.

Ĉu tiu paĝo estu renomita Bretona Kringo ?

Referencoj redakti

  1. Dictionnaire étymologique, Larousse, 1971.

Vidu ankaŭ redakti