Ĉaledo
Ĉaledo aŭ ĉaleto (de la franca, chalet) estas konstruaĵo planita ĉefe por ĝia uzado kiel unufamilia loĝejo, kiu kunhavas spacon en unu sama tereno kun areo sen konstrui, kiel ĝardeno aŭ apuda korto, sed sen interna korto inter la ĉambroj. En kelkaj lokoj de Hispanio, tiuj konstruaĵoj estas nomataj hoteloj aŭ hoteletoj.[1]
Oni konas kiel montara ĉaledo aŭ svisa ĉaledo montaran loĝejon farita tradicie el ligno, kvankam kun bazo el ŝtono, karaktera en la regiono de Alpoj kaj en la Ĵurasa montaro. Temas pri unufamilia loĝejo kiu krome povas havi ankaŭ tre diversajn uzojn, ĉar krom loĝejo ĝi utilas ankaŭ kiel stalo, grenejo, ateliero, stokejo ktp. Tradicie estas konstruita trietaĝa, kun specifa celo por ĉiu etaĝo depende de la diversaj jarsezonoj. La uzado de ĉaledoj ĵuse ĉesis havi tiun celon de kampara loĝejo kaj, kvankam plue oni konstruas ilin laŭ simila arkitekturo aŭ oni remodeligas la malnovajn loĝejojn, nuntempe oni uzas ilin por turismaj celoj: restoracioj, hoteloj kaj libertempaj loĝejoj.
Bibliografio
redakti- Boichard, J; Prévot, V. La Nature et les hommes. Paris: Eugène Belin, 1969.
- Herzog, Maurice. La Montaña: Barcelona: Labor, 1967, p. 403.
- Gottmann, Jean. A Geography of Europe. New York:Holt, Rinehart & Winston, 1969 (4-a eldono)