Salinas (Kalifornio)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Salinas. |
Salinas estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en la kantono Monterey. Ĝi estas administra kaj agrikultura centroj de la kantono kaj la plej granda municipo de la kantono. Salinas signifas en la hispana origine Salejoj aŭ pli precize Salproduktejoj.
Salinas | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | ![]() | ||
Subŝtato | ![]() | ||
Kantono | kantono Monterey | ||
Poŝtkodo | 93901–93902 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 163 542 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 2 670 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 41′ N, 121° 39′ U (mapo)36.677777777778-121.65555555556Koordinatoj: 36° 41′ N, 121° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 52 m [+] | ||
Areo | 61,25 km² | ||
Horzono | UTC-08:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informoj Redakti
- Poŝtkodoj: 93901-93902, 93905-93909, 93912, 93915, 93969
- Telefonkodo: 831
Geografio Redakti
Salinas situas sur ebenaĵo ĉe la buŝo de Valo Salinas en la sudokcidenta landparto de Usono, en la okcidenta parto de la subŝtato (preskaŭ ĉe la marbordo). Pacifiko troviĝas 8 mejlojn, rivero same nomata Salinas troviĝas 16 km.
Historio Redakti
La plej frue indiĝenaj indianoj vivis en tiu areo. En la 18-a jarcento hispanoj akiris la kampojn por paŝtadi brutojn. Usono okupis la tutan regionon en 1850. En 1854 ekfunkciis poŝto, kiu iĝis ĝermo de la urbo. Stratoj estis videblaj en 1867, en la sekva jaro jam la fervojo alvenis. Alvenis multe da ĉinoj, kiuj faris el la marĉaj kampoj produktivan kamparon; oni komencis kulturi eĉ vinberojn. La apudaĵo famas pri kultivado de artiŝokoj, sed oni kultivadas ankaŭ aliajn legomojn.
Klimato Redakti
Salinas situas en mediteranea klimatozono. La averaĝa temperaturo varias inter 9-20 °C, en septembro averaĝe estas 24 °C, en decembro kaj januaro averaĝe estas 5 °C. Ĉiujare falas pluvo po 386 mm. Neĝo estas ekstreme malofta en la urbego. La aerkvalito estas tre pura.
Trafiko Redakti
Salinas havas municipan flughavenon kaj havas ĉefvojajn kaj relajn kontaktojn al San Francisko kaj Los Anĝeleso.
Famuloj Redakti
- en Salinas naskiĝis:
- en Salinas mortis:
Vidindaĵoj Redakti
- domo de John Steinbeck
- Nacia Steinbeck Centro
- biblioteko Steinbeck
Ĝemelurboj Redakti
Fontoj Redakti
- interalie Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2 (hungare)