Esperanto-domo
Esperanto-domo estas kompleta konstruaĵo kies ĉefa celo estas servi al kuniĝo de esperantistoj, al informado pri Esperanto aŭ al stokado de Esperanto-materialoj (libroservo, biblioteko, arkivo), kaj kies ligo al la Esperanto-movado klare videblas deekstere, ekzemple per montrado de la Esperanto-flago aŭ per muntita ŝildo kun la nomo Esperanto. Esperanto-domoj ofte apartenas al la Esperanto-asocio de sia lando.
Kelkaj Esperanto-domoj:
- Esperanto-Stacio - Halbo ĉe Berlino, Germanio
- Bona Espero - Alto Paraiso, Brazilo
- Centro por Esperanto kaj Interkulturo - Mazara del Vallo, Italio
- Esperanto-domo de Antverpeno - Antverpeno, Belgio
- Esperantodomo Berlino Lichtenberg, Germanio
- Germana Esperanta Kultura Centro - Berlino, Germanio
- Esperanto-domo en Jacugatake - Hokuto, gubernio Jamanaŝi, Japanio
- Esperanto-domo en Ŝjotoro - Sjötör, Hungario
- Esperanto-domo, Wedgwood Memorial College - Britio
- Esperanto-Gården aŭ Esperanto-Gastejo - Lesjöfors, Svedio
- Interkultura Centro Herzberg - Herzberg am Harz, Germanio
- Kalgaria Esperanto-Centro - Kalgario, Kanado
- Kastelo Grezijono - Baugé-en-Anjou, Francio
- Kvinpetalo - Bouresse, Francio
- Kultura Centro Esperantista - La Chaux-de-Fonds, Svislando
- La Maraude, Arrout, Ariège, Francio
- Montreala Esperanto-Domo, Montrealo, Kanado
- Verda domo de Arizono - Tempe, Arizono, Usono
- Esperanto-domo de Sidnejo - Sidnejo, Aŭstralio
- Seula Esperanto-Kulturcentro - Seulo, Suda Koreio
- Esperanto-Domo Michendorf, Michendorf, Germanio
- Tririvera Esperanto-Domo, en Tririvero, Kebekio, Kanado