Esperanto-Stacio
La Esperanto-Stacio estas internacia renkontiĝejo kaj edukejo en la vilaĝo Halbo (germane Halbe, sorabe Łobje) tuj sude de Berlino. Ĝi konsistas el du domoj, la stacidomo kaj la stokejo kaj krome uzas la apudan eventejon Kaiserbahnhof (esperante Imperiestra Stacio).
Ĝia programo konsistas el programeroj pri esperanto kaj aliaj lingvoj, pac-aktivado, kulturo, modernigo de la esperanto-movado kaj homaj kaj lingvaj rajtoj. Ekzemploj estas la GLATula renkontiĝo "Fieru!", "La Printempo de Lingvoj", "La Ĥaoso-navigantoj" kaj la "Esperanto-Dialogo pri Paco kaj Sekureco".
La renkontiĝejo disponigas 10 loĝ-ĉambrojn en la eksaj fervojistaj loĝejoj kaj 2 grandajn salonojn en la eksa restoracio kaj la eksa biletejo de la stacidomo. Kompleta renovigo estas planata por 2021-22.
La stacidomo estas malfermita en la jaro 1866[1] kaj pligrandigita en 1915 kaj 1933 kaj nun estas tri-etaĝa domo kun 800 kvadrataj metroj. La stokejo estas unu-etaĝa kaj havas ĉirkaŭ 400 kvadratajn metrojn. La domaro estas protektita historia monumento kune kun la apuda imperiestra stacidomo.
La Esperanto-Stacion oni atingas rekte de Berlino
- per ĉiuhora trajno RB 24 de stacidomoj Berlin-Ostkreuz (38 minutojn), aŭ Berlin-Schöneweide (29 minutojn) aŭ Königs Wusterhausen (15 minutojn)
- aŭte laŭ aŭtoŝoseo A13 (30 minutojn)
- piede ekzemple laŭ la fama 66laga marŝo-vojo (2 tagojn)
- bicikle ekzemple laŭ la biciklovojoj Gurkenweg (esperante kukurba biciklovojo) aŭ Hofjagdweg (vojo de ĉasado de la reĝa/imperiestra kortumo) (minimume 3 horojn)
- aviadile per flugado al flughaveno Berlino-Schönefeld (15 kilometrojn) aŭ flughaveno Berlino-Tegel (67 kilometrojn).
Eksteraj ligiloj
redakti- Fejsbuka paĝo de la Esperanto-Stacio
- Enkonduka prezento de Ralf Gion Fröhlich en decembro 2019
- Enkonduka filmeto filmita de Chuck Smith en aŭgusto 2019
- Retejo de la Esperanto-Stacio
- Esperanto-Stacio proponas lokon por kuna agado, artikolo en Libera Folio aperinta 2021-10-25 (esperante)