Michendorf

komunumo en Brandenburgio, Germanio

Michendorf estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Potsdam-Mittelmark de la federacia lando Brandenburgio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 13 845 loĝantojn.

Michendorf
Blazono
Michendorf (Germanio)
Michendorf (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Brandenburgio
Distrikto Distrikto Potsdam-Mittelmark
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 033205
Poŝtkodo 14552
Aŭtomobila kodo PM
Oficiala Municipokodo 12069397
Subdivido 6 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Cornelia Jung
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Potsdamer Straße 35-37
Demografio
Loĝantaro 13845 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 19′ N, 13° 2′ O (mapo)52.312862413.029174Koordinatoj: 52° 19′ N, 13° 2′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 45 m
Areo 68,51 km²
Oficiala retejo http://www.michendorf.de
vdr

La komunumo havas busan kaj fervojan konekton kun la apudaj Berlino kaj Potsdamo, krome ekzistas bona konekto al najbara aŭtoŝoseo, kiu preteriras proksime de la komunumo.

En la urbo troviĝas 6 mezlernejoj kaj kelkaj hoteloj.

Ĉi tie situas la Esperanto-domo Michendorf, kiu estas ludonata al privatulo ne-esperantlingva kaj el kies enspezoj oni subvencias Esperanto-agadojn ĉefe en Berlino. En la ĝardeno kaj subteretaĝo regule ekde la 2000-a jaro okazas "Somera festo", kiun ĉeforganizas Peter Kühnel.

Eksteraj ligiloj redakti