Peter Kühnel

germana inĝeniero kaj denaska esperantisto

Peter KÜHNEL (naskiĝis la 5-an de junio 1947 en Hamburgo) estas germana inĝeniero, kiu nuntempe loĝas kaj laboras en Berlino kiel fakulo pri urba trafiko kaj urboplanado. Li denaske parolas Esperanton, same kiel lia fratino Elke Kern-Kühnel. Li de multaj jaroj instruas Esperanton en la Teknika Universitato de Berlino. Krome, li regule zorgas pri okazigo de Somera festo en Michendorf, kiu okazas en malgranda vilaĝo Michendorf inter Berlino kaj Potsdamo, kie situas unu Esperanto-domo.

Peter Kühnel
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1947
en Hamburgo
Lingvoj Esperanto
Nacieco germano
Ŝtataneco Germanio
Familio
Frat(in)o Elke Kern-Kühnel
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj estrarano de la Esperanto-Ligo Berlino
Denaska esperantisto Jes
vdr

Esperanto-Domo Michendorf redakti

Prezidanto de la asocio, kiu administris la domon.