Esperanto-Ligo Berlin

(Alidirektita el Esperanto-Ligo Berlino)
ELB alidirektas ĉi tien. Elb eble ankaŭ signifi Leopold Elb.

Esperanto-Ligo Berlino (ELB), fondita la 3-an de julio en 1949, ekde 1951 Landa Asocio de GEA, akceptis en 1991 ĉiujn membrojn de orientberlina organizaĵo en GDREA, fariĝis en 2002 registrita Asocio kaj komunutila, membriĝis en 2005 en Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio kaj fariĝis loka grupo de GEA, ŝanĝis la 9-an de marto 2019 sian nomon al Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio (ELBB), kiu nun estas Landa Asocio de GEA por Berlino kaj Brandenburgio.[1]

Ĉiu membro ricevas la revuon de GEA "Esperanto aktuell". GEA mem estas membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Tiel ĉiu membro de ELBB apartenas al la mondvaste organizita komunumo de Esperanto-parolantoj.

Membro de ELBB rajtas fariĝi ĉiu en Berlino loĝanta aŭ kun Berlino ligata Esperanto-parolanto aŭ amiko de Esperanto, kiu agnoskas la celojn.

Tiuj estas subteno de lernado kaj aplikado de la internacia lingvo Esperanto kaj de Esperanto-kulturo kaj la estimo de niaj tradicioj de popola interkomunikiĝo, de la porpaca ideo kaj de tolerado kaj reciproka akceptado de diversaj kulturoj.

Apud unuopaj membroj ankaŭ unuiĝoj kaj grupoj povas aliĝi al ELB. Per tio ĝi estas tegmenta organizaĵo de diversaj grupoj, renkontejoj, projektoj, ekzemple "Esperanto-grupo Lietzensee" kaj organiza bazo de Esperanto-vivo en Berlino.

Grupoj redakti

En la jaro 2020 ekzistis la jenaj grupoj, kiuj regule kunvenas. Ne cxiuj grupoj estas subgrupoj de ELB.

  • Lietzensee (kunveno lunde 14 - 16 h en "Freizeithaus Lietzensee", Herbartstr. 25)
  • Lunde apud Viktoriapark (unua lundo de la monato en "Esperanto Ladenn", Katzbachstr.)
  • Lichtblick (Tria Lundo de la monato en restoracio "Lichtblick", Birkenstr. )
  • Trautenaustrasse

Por efektivigi siajn celojn ĝi kunlaboras kun aliaj Esperanto-organizaĵoj kaj projektoj (ekzemple Germana Esperanto-Junularo) kaj neesperantistaj organizaĵoj (ekzemple Societo pri Interlingvistiko). Ĝi subtenas diverstipajn seriozajn agojn tiurilate sendepende de tio ĉu ili eliras de membroj aŭ nemembroj.

Ĝi aranĝas regulajn renkontiĝojn por ĉiuj Berlinaj Esperanto-parolantoj kiel la ĉiujaran Esperanto-naskiĝtagan feston en Julio kaj la Zamenhoffeston en Decembro kaj klopodas nodi internaciajn kontaktojn speciale al nia plej proksima najbaro Pollando.

Ĉiujare la membroj dum jarĉefkunveno en la unua jarkvarono decidas pri celoj kaj projektoj, analizas la agadon de Ligo kaj de ĝia estraro kaj balotas estraron kaj komisionojn de la Ligo.

Historio redakti

Esperanto-Ligo Berlin sin rigardas en la tradicio de Berlina Esperanto-Grupo fondita en 1903 sub aŭspicio de Deutsche Friedensgesellschaft (Germana Pacsocieto) evoluinta ĝis 1912 al Esperanto-Asocio Grand-Berlino, sed ankaŭ de la Laboristaj Esperanto-grupoj evoluintaj en Berlin ekde 1911.

Post la malpermeso en la tempo de la faŝismo kaj de la milito en Julio 1949 estis fondita kaj oficiale allasita la Ligo en la 3 okcidentaj sektoroj de Berlin, sed ankaŭ agadis longatempe pere de grupoj kaj membroj en Orienta Berlino, kie Esperanto-organizaĵoj estis malpermesitaj inter 1949 kaj 1961.

Tie post la nuligo de malpermeso kadre de la Germana Kulturligo estiĝis ekde 1965 orientberlina Esperanto-organizaĵo (ekde 1981 en Esperanto-Asocio en Kulturligo de GDR), kiu aliĝis en 1991 al la Ligo.

Post longa periodo de pli kaj pli intensa kunlaboro kun la Brandenburgia Esperanto-Asocio tiu ĉi transformiĝis en Februaro 2005 al Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio nun anstataŭigita de ELBB.

Informado redakti

Monate aperis la Berlina informilo de 1949 ĝis 2015, ekde novembro 1997 ankaŭ en la interkomputila reto.

Estraro redakti

La membrokunveno de ELB je la 10-a de marto 2018 elektis la estraron de ELB: [2]

  • prezidanto: Ronald Schindler
  • vicprezidanto kaj kasisto: D-ro Philipp Sonntag
  • plia estrarano: Roland Schnell

Fonto redakti

Vizitindaj lokoj redakti

La proksima kaj malproksima historio de Esperanto estas forte ligita al Berlin kaj ejoj estas ankoraŭ troveblaj. Fritz Wollenberg de jaroj ofertas rondiradojn al historiaj lokoj. Listo sub Berlinaj lokoj.

Referencoj redakti

  1. protokolo de la membrokunveno de 9-a de marto 2019 [1] EABB estiĝis en 2005 el Brandenburgia Esperanto-Asocio. EABB estis neniigita per decido de la membrokunveno la 17-an de aŭgusto 2019.
  2. estraro de ELB ekde la 5-a de marto 2016 (esperante)