Lietzensee (grupo)

kultura grupo en Charlottenburg, Berlino

La Esperanto-grupo Lietzensee estas esperantista grupo en la kvartalo Charlottenburg de la germana ĉefurbo Berlino, proksime de la lago Lietzensee. Ĝi apartenas al la Esperanto-Ligo Berlino.

Hans Moser dum jubileo de la grupo 2019
du membroj varbas por ĉiusemajna kunveno en 2020

La grupo estis fondita 1978 de Johannes Moser en la tiama "Seniorenheim Lietzensee" kaj aktivis ĝis 2018, kiam la domo estis fermita pro riparoj.

Ekde somero 2019 la Berlina landa asocio de la "Ruĝa Kruco" (Landesverband Berlin des Roten Kreuzes) transprenis la organizadon de la grupoj.

La membroj de la antaŭa grupo intertempe kunvenis en la maljunulejo de Hans Moser en Trautenaustrasse.

Varbilo por "Esperanto kiel terapio"

La nova grupo komencis en decembro 2019 per nova koncepto "Esperanto kiel terapio" laŭ la modelo de Alberto Flores el Brazilo.

La lago Lietzensee vidata el la aero
akvofala kaskado en la parko Lietzensee