Lietzensee estas unu el la Grunewald-lagoj, Germanio, kiuj ekestis dum la lasta glaciepoko. La densa arbaro, kiu laŭdire ĉirkaŭis ĝin, estis transformita al parko de Job von Witzleben (prusa ministro pri ŝtato kaj milito) en 1824.

Lietzensee
Lago Lietzensee (norda parto) kaj apudaj domoj
Lago Lietzensee (norda parto) kaj apudaj domoj
lago
Situo Berlin-Charlottenburg
Datenoj
Koordinatoj 52° 30′ 28″ N, 13° 17′ 18″ O (mapo)52.50777777777813.288333333333Koordinatoj: 52° 30′ 28″ N, 13° 17′ 18″ O (mapo)
Lietzensee (Berlino)
Lietzensee (Berlino)
DEC
Lietzensee
Lietzensee
Map
Lietzensee
Surfaca areo 6,6 haf5
Maksimuma profundo 4 mf10
Averaĝa profundo 1 - 2 mf11
vdr
Lago Lietzensee

La nomo de la lago devenas de la vilaĝo Lietzow aŭ Lützow, kiu apartenis al la benediktina monakinejo de Sankta Marien, kaj estis uzata kiel fiŝa lageto. Terminoj kiel Lietzow, Lützow, Lusce, ktp. devenas de la slava vorto »luccina«, kiu signifas ion kiel 'marĉo' aŭ 'lageto'.

Historio redakti

Post la morto de Witzleben en 1837, la lago plurfoje ŝanĝis la posedantojn. La artĝardenisto Ferdinand Deppe transformis ĝin al vidindaĵo en 1840 pro la bredado de rozoj kaj dalioj. Ekde 1905 estis konstruitaj elegantaj apartamentaj domoj rekte ĉe la orienta bordo, lasante tri verdajn spacojn neuzatajn: Witzlebenplatz, Kuno-Fischer-Platz kaj Dernburgplatz. Decido de la urbodomo de Charlottenburg en 1910 malpermesis la kompletan disvolviĝon de la okcidentaj kaj nordaj bordoj ĝis nun.

La digo por la Neue Kantstrasse dividas la lagon de 1904 en du partojn. Planoj por rearanĝo de la lago ekestis de 1912, kiam Erwin Barth iĝis direktoro por la ĝardenoj de Charlottenburg. De 1918 ĝis 1920 estis kreitaj novaj verdaj spacoj en la secesia stilo por doni laboron al senlaboruloj. La Granda Akvofalo, kreita de Erwin Barth kaj Heinrich Seeling en 1912/1913 ĉe la suda fino de la lago, kaj la Parkwächterhaus de 1924/1925 estas protektitaj arkitekturaj monumentoj.

Post la fondo de Gross-Berlin en la jaro 1920 la sendependa urbo Charlottenburg iĝis urboparto de Berlin kaj estis poste kunmetita kun alia kvartalo al la nuna kvartalo Charlottenburg-Wilmersdorf.

2020 - jubilea jaro redakti

La 100 jaroj de ĝia ekzisto estas festotaj la 13an kaj 14an de junio 2020. La asocioj "Bürger für den Lietzensee (Civitanoj por Lietzensee) e.V." kaj "Parkhaus Lietzensee e.V." preparas festivalon por junuloj kaj nejunuloj, kun la subteno de multaj homoj el la kvartalo.

Parkwächterhaus redakti

 
La lago vidata el la aero

La Parkwächterhaus estis konstruita en 1925 najbare de la "Volks- und Spielwiese" (ludeja kampo) laŭ planoj de la Charlottenburg-a delegito Rudolf Walter kaj realigata de la metiistoj de "Mauerei & Zimmerei August Spahr". Ĝi situas sur Wundstraße 39 (antaŭe Königsweg) kaj havis publikajn necesejojn por viroj kaj virinoj en la teretaĝo, ĉambron por la administrado de la parko kaj vendopunkton por lakto kaj minerala akvo. En la supra etaĝo estis apartamento por la gardisto de la parko. La Parkwächterhaus estas fermita ĝis 2021 pro renovigo. Financita de la federacia registaro (245.000 €) kaj la loteria fondaĵo (600.000 €). La asocioj enspezis € 30,000 per donacojn. (Anonco en la Berliner Morgenpost de la 21-a de novembro, 2019 kun foto). Tiucele oni starigis moveblan glaciaĵan kafejon en 2016 post la fermo de la bierĝardeno en 2012.

Grosse Kaskade redakti

 
akvofala kaskado en la parko Lietzensee

La akvofala "Granda kaskado" situas ĉe la suda fino de la parko apud Dernburgstrasse. Ekzistas ankaŭ malgranda akvofalo kun ronda baseno kaj fontano en la norda parto apud Wundtstraße. La du akvofaloj estis kreitaj de Erwin Barth kaj Heinrich Seeling en 1912-13.

Sur informtabulo legeblas, ke la urbo Charlottenburg aĉetis la lagon kun la neevoluinta okcidenta bordo en 1910. Por plibonigi la akvokvaliton, oni devis liveri akvon kaj reprezenti akvofalon.

Esperanto-grupo Lietzensee redakti

La Esperanto-grupo Lietzensee estis fondita de Hans Moser en la jaro 1979 en "Seniorenheim Lietzensee" kaj ekzistis en la konstruaĵo ĝis la jaro 2018. Nun ĝi kunvenas je la sama nomo en diversaj lokoj, precipe en tiel nomata "plugeneracia domo" de la urbokvartalo Charlottenburg.

 
Informfolio de la grupo Lietzensee 2020