Alberto Flores

Brazila esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Alberto FLORES (Sankta Maria, la 9-an de junio 1923 - Volta Redonda, la 30-an de aprilo 2019) estis brazila inĝeniero kaj esperantisto.

Alberto Flores
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1923 (1923-06-09)
en Santa Maria
Morto 30-an de aprilo 2019 (2019-04-30) (95-jaraĝa)
en Volta Redonda
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ary Zamora kaj Alberto Flores antaŭ busto de L.L.Zamenhof, unu el la tielnomataj ZEOj (Zamenhof-Esperanto-Objektoj)

Aktiva instruanto de Esperanto kaj diskoniganto de la lingvo inter spiritistoj per prelegoj kaj en fakaj revuoj. Ankaŭ lia edzino Clecy Zamora Flores (?-2011), kun kiu li geedziĝis en 1947, regis la lingvon. Ŝi estis filino de urugvaja esperantisto Ary Zamora, kiu enmigris kaj fariĝis brazila civitano en Porto Alegre, ĉefurbo de Suda Riogrando.

En oktobro 1951, en Porto Alegre, Alberto Flores prezentis en spiritisma kongreso la tezon “Esperanto kiel lingvo utila por helpi Spiritismon”. En 1954, li diplomiĝis kiel inĝeniero pri metalurgio kaj transloĝiĝis al la sidejo de CSN, Companhia Siderúrgica Nacional (Nacia Siderurgia Kompanio). Li ekinstruis Esperanton al dekoj da gelernantoj.

Fondinto de loka Volta Redonda Esperanto-Klubo (VREK). Alberto Flores verkis dekojn da artikoloj pri spiritismo kaj Esperanto. Dum la Internacia Spiritisma Kongreso, okazinta de la 1-a ĝis la 5-a de oktobro 1989, en Braziljo li prezentis la referaĵon “Esperanto kiel lingvo de la monda spiritisma familio kaj kiel ilo por la disvastigado de Spiritismo”.

En granda aĝo, dum pluraj jaroj Alberto Flores instruis en asocio de emeritoj, agado kiu en 2019 inspiris grupon en Berlino instrui la lingvon Esperanto kiel okupa kultura terapio[1].

Referencoj redakti

  1. Flores en Almanko 2012, Esperanto en Berlino kaj Brandenburgio,