Teknologia Universitato Berlino

universitato de Germanio

La Teknologia Universitato Berlino (germane Technische Universität Berlin aŭ mallonge TU Berlin (TUB), antaŭ la jaro 1946 Technische Hochschule Berlin, do "Teknologia Altlernejo Berlino") estas unu el la kvar universitatoj en Berlino.

Teknologia Universitato Berlino
germane Technische Universität Berlin
publika esplorada universitato • teknologia universitato • University of Excellence
moto Wir haben die Ideen
für die Zukunft.
Zum Nutzen der Gesellschaft.

Ni havas la cerbon
por la estonteco.
Por la profito de la socio

Informoj
fondodato 1770/1799/1879
1946 (refondo)
speco ŝtata
jara budĝeto 427,5 milionoj da € (2011)
Situo
Geografia situo 52° 30′ 43″ N, 13° 19′ 35″ O (mapo)52.51194444444413.326388888889Koordinatoj: 52° 30′ 43″ N, 13° 19′ 35″ O (mapo)
lando Germanio
urbo Berlino, Germanio
poŝtkodo 10623
Estraro
gvidanto Jörg Steinbach
Nombroj
nombro de studentoj 29 675 (somera semestro 2012) [1]
nombro de kunlaborantoj 8 070 (2012)
el tio profesoroj 324 (2012)
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• TIME (Top Industrial Managers for Europe )
• TU9
• Verein zur Förderung eines Deutschen Forschungsnetzes
• Konferenco de Altlernejaj Rektoroj
• Germana Altlerneja Sporta Asocio
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Informationsdienst Wissenschaft
• Kommunaler Arbeitgeberverband Berlin
• German Universities Excellence Initiative
• Berlin University Alliance
• Franca-Germana Altlernejo
arXiv
• German National Research Data Infrastructure (NFDI) e.V.
• Partnership of a European Group of Aeronautics and Space Universities
• ORCID
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
jura formo Körperschaft des öffentlichen Rechts vd
Teknologia Universitato Berlino (Berlino)
Teknologia Universitato Berlino (Berlino)
DEC
Teknologia Universitato Berlino
Teknologia Universitato Berlino
Teknologia Universitato Berlino (Germanio)
Teknologia Universitato Berlino (Germanio)
DEC
Teknologia Universitato Berlino
Teknologia Universitato Berlino
Map
Teknologia Universitato Berlino
vdr

Ĝi ekestis kiel la "mineja eduka instituto" fondita la 1-an de novembro 1770, poste nomata "Mineja Akademio Berlino". Dua antaŭŝtupo de la universitato ekde la 13-a de marto 1799 estis la "Berlina Arkitektura Akademio", kaj tria antaŭŝtupo la dum la jaro 1821 fondita "Teknika Lernejo", kiu poste rebaptiĝis "Reĝa Metia Instituto" (Königliches Gewerbe-Institut).

la historia ĉefkonstruaĵo, ĉirkaŭ la jaro 1895
la nuna ĉefkonstruaĵo, 2006

Dum la jaro 1879 fondiĝis la "Reĝa Teknologia Altlernejo" (Königliche Technische Hochschule), en la burĝa urbokvartalo Charlottenburg iom okcidente de la historia urbocentro de Berlino. Inter la jaroj 1878 kaj 1884 tie konstruiĝis altlerneja ĉefkonstruaĵo en la stilo de itala alta renesanco, monumenta konstruaĵo kun kvin internaj kortoj. Dum la Dua Mondmilito la konstruaĵo je granda parto detruiĝis. Postmilite tri el la internaj kortoj, la flankaj aloj kaj la malantaŭa parto de la konstruaĵego rekonstruiĝis, sed la fronta fasado komence de la 1950-aj jaroj komplete forprenita kaj anstataŭigita per nova, moderna fasado. Dum la tempo de Nazia Germanio inter la jaroj 1933 kaj 1945 ekzistis planoj transformi la altlernejon al parto de grandega armea universitato, sed pro la suicido de la planita fakultata gvidisto la planoj nur je tre malgranda parto realiĝis.

La 20-an de aprilo 1945 la "teknologia altlernejo" estis fermita kaj la 9-an de aprilo 1946 remalfermita kiel "teknologia universitato" kun nova humanisma koncepto, en la okcidenta, ne-komunisma, parto de la urbo. Dum la jaro 1965 la nuntempe videbla, nova antaŭa parto de la ĉefkonstruaĵo en moderna stilo estis konstruita antaŭ la ĝisnuna konstruaĵego, kaŝante ĝin – la nova konstruaĵo estis dek-etaĝa, tegmentita per aluminio, kun antaŭmetita plej granda prelegejo (Auditorium Maximum, Audimax). Dum la tempo de la politika divido de Berlino kadre de la Malvarma Milito inter la jaroj 1945 kaj 1990, la Teknologia Universitato en la pleja urbocentro de Okcidenta Berlino kune kun la pli malcentra Libera Universitato Berlino estis la kerno de la universitata vivo en la ne-komunisma parto de Berlino.

La nuntempo de la universitato estas ombrigita pere de signifaj forprenoj de ŝtataj financoj kaj la reduktoj de postenoj por universitataj kunlaborantoj, al kio kontrastas daŭre grandaj nombroj de studentoj (la TU Berlino estas la dua plej granda teknologia universitato de Germanio).


Elektitaj studentoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti