Henryk Wenzel
germana konstruinĝeniero kaj esperantisto
Henryk WENZEL (naskiĝis la 8-an de februaro 1965 , do nun 59-jara) estas germana konstruinĝeniero kaj esperantisto. De 1991 ĝis 1993 li estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo kaj gvidis la berlinan oficejon de la asocio. Daŭre li aktivas en la la Esperanto-Ligo Berlino. En la vikipedia paĝo pri la germana poeto Joseph von Eichendorff legeblas versa esperantigo de ties poemo "Melankolio", nur specimena ekzemplo de la poezia kreado de Henryk Wenzel.
Henryk Wenzel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de februaro 1965 (59-jaraĝa) |
Lingvoj | germana • Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | konstruinĝeniero esperantisto |