Montreala Esperanto-Domo
La Montreala Esperanto-Domo estis esperantista kunvenejo en la urbego Montrealo, Kebekio, Kanado, ĝis decembro 2014, kiam Normand Fleury kaj Zdravka Metz transloĝiĝis al Granbio. La konstruaĵo estis la sidejo de Esperanto-Societo Kebekia. La domo situas en la norda parto de la urbocentro, inter la parkoj Parc Maisonneuve norde kaj Parc du Mont-Royal sude, kaj po cent metrojn sude de la avenuo de Lorimier kaj oriente de la (9 kilometrojn longa) strato Rue Beaubien Est.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/b/b4/Montreala_Esperanto-Domo_%28MEDO%29.jpg/220px-Montreala_Esperanto-Domo_%28MEDO%29.jpg)