Montaro Gurvan Sajĥan
(Alidirektita el Gurvan Saikhan Uul)
La Montaro Gurvan Sajĥan (en mongola: Гурван Сайхан, laŭvorte "tri belaĵoj"), estas montaro en la provinco Ömnögovi de suda Mongolio. Ĝi tiel nomiĝas pro tri submontaroj: nome Baruun Sajĥani Nuruu (nome Okcidenta Belaĵo), Dund Sajĥani Nuruu (nome Meza Belaĵo) kaj Zuun Sajĥani Nuruu (nome Orienta Belaĵo).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9b/Gurvger.jpg/400px-Gurvger.jpg)
La plej alta pinto estas en Dund Sajĥani Nuruu, kaj estas 2,825 metrojn super marnivelo. Kvankam la montaro estas ĉirkaŭata de la dezerto Gobio, la gorĝo Yolyn Am enhavas duon-konstantan glacikampon.
La montaro formas la orientan parton de la Nacia Parko Gobi Gurvansajĥan.
43° 38′ 06″ N 103° 46′ 45″ O / 43.63500 °N, 103.77917 °O (mapo)Koordinatoj: 43° 38′ 06″ N 103° 46′ 45″ O / 43.63500 °N, 103.77917 °O (mapo)