Nacia Parko Gobi Gurvansajĥan

La Nacia Parko Gobi Gurvansajĥan (mongole Говь гурван сайхан байгалийн цогцолбор газар, signifante la Gobi Tri Belaĵoj) estas nacia parko en suda Mongolio. La parko estis establita en 1993, kaj ampleksigita al sia nuna grando en 2000. La parko, kun preskaŭ 27 000 kvadrataj kilometroj, estas la plej granda nacia parko en Mongolio, etende 380 km el oriento okcidenten kaj 80 km el nordo al sudo.[1]

Nacia Parko Gobi Gurvansajĥan
Mongola jurto antaŭ la Montaro Gurvan Sajĥan
Mongola jurto antaŭ la Montaro Gurvan Sajĥan
Mongola jurto antaŭ la Montaro Gurvan Sajĥan
nacia parko [+]

Koordinatoj43° 48′ 10″ N, 101° 35′ 23″ O (mapo)43.802727777778101.58966388889Koordinatoj: 43° 48′ 10″ N, 101° 35′ 23″ O (mapo)
Areo27 000 km² (2 700 000 ha) [+]

Nacia Parko Gobi Gurvansajĥan (Mongolio)
Nacia Parko Gobi Gurvansajĥan (Mongolio)
DEC
Nacia Parko Gobi Gurvansajĥan
Nacia Parko Gobi Gurvansajĥan
Map
Nacia Parko Gobi Gurvansajĥan
Vikimedia Komunejo:  Gobi Gurvansaikhan National Park [+]
vdr
Sablaj dunoj.

La parko estas nomita laŭ la Montaro Gurvan Sajĥan, kiu tradukeblas al la Tri Belaĵoj. La nomo estas derivita el la tri submontaroj, Okcidenta, Meza kaj Orienta Belaĵoj. La montaro formas la orientan duonon de la Parko.

La parko estas en la norda rando de la deserto Gobio. La plej altaj pintoj enhavas areojn de stepo, kaj atingas altaĵojn de ĝis 2,600 metroj. Troviĝas en la parko nombraj raraj plantoj kaj animaloj, inklude la malfacile videbla neĝleopardo kaj la Baktria kamelo. Estas ankaŭ sablaj dunoj, ekzemple la famaj Ĥongorin Els - nome Kantantaj Sabloj.

Notoj redakti

  1. "Gobi Gurvansaikhan National Park".[rompita ligilo] TouristLink. Alirita la 18an de aprilo 2019.

43° 48′ 10″ N 101° 35′ 23″ O / 43.802729 °N, 101.589663 °O / 43.802729; 101.589663 (mapo)

Eksteraj ligiloj redakti