Arba domo estas konstruaĵo el ligno, el aliaj malpezaj materialoj kiel aluminioplasto kiel polimetila metakrilato, kiu kiel sola fundamento staras sur unu aŭ pluraj arboj.

arba domo de la korovajoj
tipa konstrumaniero

Uzo redakti

Ankaŭ nuntempe arbaj domoj uziĝas de lokuloj en Sudameriko, Afriko, Azio kaj en Okcidenta Papuo (Novgvineo, tie ekzemple fare de la korovajoj), por esti protektataj de danĝeroj de la grundo - ekzemple sovaĝaj bestoj aŭ altiĝo de la akvonivelo. Modernaj arbaj domoj ofte integriĝas en ekzistantaj hotelaj kompleksoj. En Eŭropo, Nordameriko kaj Aŭstralio, arbaj domoj aparte uzatas kiel ludejoj por infanoj, kaj moderne ankaŭ kiel ripozaj dometoj kaj oficejoj.

Konstruo redakti

La konstrumaniero grave diferencas de tiu de aliaj konstruaĵoj kaj necesigas profundan komprenon de statiko kaj uzataj materialoj. Iusence la arkitekturo de arbaj domoj havas similaĵojn al la konstruo de lignaj boatoj.

La unuopaj konstruaĵeroj povas esti fiksataj je la arbo(j) per traboj, rimenoj aŭ ŝnuregoj. La uzo de rimenoj kaj kabloj tamen lasas al la konstruaĵoj relative multan liberon moviĝeti en la vento, kaj sekve la akvoŝelo povas damaĝiĝi en la loko, kie ĝi tuŝas konstruaĵerojn. Lerta kombino de la konstrumetodoj povas maksimume uzi la avantaĝojn de la unuopaj materialoj kun minimuma ĝeno pri la malavantaĝoj.

Por kontrolado kaj riparado la arba domo devas esti alirebla de ĉiuj flankoj.

Arbaj dometoj por infanoj redakti

Ankaŭ en landoj, kie la konstruado de arbaj domoj ne estas tradicia, arbaj dometoj ekde multaj generacioj estas ŝatata rifuĝejo kaj ludejo por infanoj kaj adoleskuloj. Multaj tiaj dometoj estas memkonstruataj de la junuloj - per iom da lignaj bretoj kaj metalaj najloj: per "intuicia" senso pri statiko ekestas parte aŭdacaj konstruaĵoj. La "loĝantoj" kutime atingas la arbajn rifuĝejojn per ŝtupetaroj el horizontalaj lignotrabetoj, ambaŭfinaĵe kunligitaj per du vertikalaj ŝnuroj: tiaj ŝnuraj ŝtupetaroj facile povas esti suprentirataj en la arban dometon kaj tiam garantias, ke neniu alia povas sekvi en la dometon - aŭ plenkreskuloj aŭ anoj de konkurantaj infanaj grupoj.

Aparte rimarkindaj arbaj domoj redakti

La laŭ la stato de la jaro 2007 plej alta turisme uzata arba domo de la mondo situas en la federacia ŝtato Keralao de Barato. Temas pri hotelo de la nomo Green Magic Tree House ("verda magia arba domo"), situanta 26 metrojn super la grundo kaj atingebla per lifto. Impona estas kupola konstrumaniero de la tuto, arkitekture aparte avantaĝa.

La kverko de Allouville, komunumo de la franca departemento Seine-Maritime enhavas arbodomajn kristanajn kapelojn.

Bildaj impresoj redakti

Jen iuj bildaj impresoj pri relative "averaĝa" arba domo de Eŭropo, kiu situas en la parko de la historia kastelo Langeais (Château de Langeais) de centra Francio: