La kastelo Langeais - france Château de Langeais - estas mezepoka kastelo, kiu superrigardas la urbeton Langeais en la departemento Indre-et-Loire de Francio, ĉe la dekstra bordo de la rivero Luaro. De la origina fortikaĵo nur restis ruino de la ĉefturo, unu el la unuaj konstruitaj el ŝtono. La tiutempa grafo de Anĵuo konstruis la fortikaĵon ĉefe por konkeri la teritoriojn de la grafoj de Blois kaj Tours. Dum la centjara milito la kastelo konkeriĝis fare de la anglia armeo kaj fine en 1428 escepte de la ĉefturo detruiĝis.

Kastelo Langeais
kastelo [+]
Koordinatoj47° 19′ 29″ N, 0° 24′ 22″ O (mapo)47.32480.40610000000001Koordinatoj: 47° 19′ 29″ N, 0° 24′ 22″ O (mapo)

Kastelo Langeais (Indre-et-Loire)
Kastelo Langeais (Indre-et-Loire)
DEC
Kastelo Langeais
Kastelo Langeais
Lokigo de Indre-et-Loire en Francio

Map
Kastelo Langeais

Vikimedia Komunejo:  Château de Langeais [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
enireja pordego
parka fasado de la kastelo Langeais

La nova kastelo ekestis ekde la jaro 1465. La konstruon kontrolis Jean Bourré, konsilisto de la francia reĝo Ludoviko la 11-a, laŭ ordono de la reĝo. Dum longa tempo la kastelo estis reĝa posedaĵo kaj ekde la jaro 1631 estis ludonita al la nobeloj kiuj loĝis en ĝi.

La epoka evento en la kastelo estis la impona nuptofesto de la francia reĝo Karlo la 8-a kun la princidino Ana de Bretonio en la jaro 1491. La nuptofesto havis politikajn sekvojn kaj por la historio de Francio kaj por tiu de Eŭropo, ĉar Bretonio tiel iĝis parto de la franca reĝlando kaj ne de la Habsburga Imperio. Por la nuntempaj vizitantoj la nuptofesto estas prezentata en la granda salono de la kastelo.

gotikaj internaj dekoraĵoj

La kastelo situas meze de la urbo kaj imponas la novalveninton per tri fortikaj turoj kaj la aliro per mezepoka pordego kun baskula ponto. La parka fasado de la kastelo aspektas malpli fortikaĵa kaj pli noble reprezenta. La kastela parko detale rekonstruiĝis laŭ planoj el la 15-a jarcento; tie grimpeblas la ruino de la mezepoka ĉefturo, grimpeble spekteblas impona arba domo kaj estas pliaj infanaj ludiloj. Belas panorama rigardo al la kastelo, la urbo kaj la luara valo. Resume kaj la parko kaj la ekspozicio interne de la kastelo estas aparte allogaj por infanaj vizitantoj.

15 ĉambroj de la kastelo estas komplete mebligitaj en la gotika stilo de la 15-a kaj 16-a jarcentoj. La muraj lignaj paneloj kaj plankaj kaheloj same estis faritaj laŭ tiuepokaj modeloj. Videblas valoraj pentraĵoj, skulptaĵoj kaj pli ol 30 tiuepokaj mure pendigitaj gobelenoj el Flandrio kaj la francia manufakturo Aubusson. Same impresas multaj reprezentaj kamenoj.

En la parko redakti