Blois
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Blois - Chambord (stacidomo). |
Blois [blŭa] (Blezo, en PIV) estas mezgranda franca komunumo, lokita en la departemento Loir-et-Cher kaj en la regiono Centro-Valo de Luaro.
Blois | |||
---|---|---|---|
Ponto super la Luaro.
| |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Centro-Valo de Luaro | ||
Departemento | Loir-et-Cher (prefektejo) | ||
Arondismento | Blois (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 4 kantonoj | ||
INSEE kodo | 41018 [+] | ||
Poŝtkodo | 41000 | ||
Retpaĝaro | http://www.ville-blois.fr/ | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Marc Gricourt 2008-2014 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 46 086 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 1 230 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 36′ N, 1° 20′ O (mapo)47.5930555555561.3272222222222Koordinatoj: 47° 36′ N, 1° 20′ O (mapo) | ||
Alto | De 63 al 135 m | ||
Areo | 37,46 km² (3 746 ha) | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĝi estas la prefektejo de la departemento, kaj havas proksimume 49.000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Blésois [blezŭa] (blezanoj).
GeografioRedakti
La urbo situas ĉe la bordoj de la Luaro, inter Tours kaj Orléans.
HistorioRedakti
Mezepoka Blois estis la centro de graflando, kies dinastio posedis ankaŭ Ĉampanjon antaŭ obteni la reĝlandon Navaro.
Je la 23-a de decembro 1588, ene de la kastelo de Blois organizis Henriko la 3-a la murdon de la duko de Guise.
Lokaj famulojRedakti
- Ludoviko la 12-a naskiĝis en Blois en 1462.
- Denis Papin (1647-1712), fizikisto kaj matematikisto.
- Jean Eugène Robert-Houdin (1805-1871), magisto.
- Victor-Auguste Poulain (1825-1918), ĉokoladfaristo kaj kreinto en 1848 de la samnoma ĉokolada firmao.
- René Guénon (1886-1951), metafizikisto.
- Pierre Sudreau (1919-), ministro de Charles de Gaulle (1958-1962) kaj urbestro de Blois.
- Jack Lang (1939-), eksministro pri kulturo de François Mitterrand (1989-2001) kaj urbestro de Blois (1989-2001).
VidindaĵojRedakti
- La kastelo de Blois estas renesancstila.
- Katedralo Saint-Louis
- Urbodomo
- Ponto Jacques Ange Gabriel