Jean Eugène Robert-Houdin

franca horloĝisto, mekanikisto kaj iluziisto

Jean Eugène Robert-Houdin (naskiĝis la 7-an de decembro 1805 en Blois, Francio kiel Jean Eugène Robert; mortis la 13-an de junio 1871) estis franca horloĝisto, mekanikisto kaj iluziisto. Li estis aŭtomato-projektisto kaj fondinto de iluzia teatro en Parizo, malfermita en 1845 ĉe la strato rue de Valois (N° 11) kaj en 1854 ĉe la strato Boulevard des Italiens (N° 8).

Jean Eugène Robert-Houdin
Persona informo
Naskonomo Jean-Eugène Robert
Naskiĝo 7-an de decembro 1805 (1805-12-07)
en Blois,  Unua Franca Imperio
Morto 13-an de junio 1871 (1871-06-13) (65-jaraĝa)
en Saint-Gervais-la-Forêt,  Tria Respubliko de Francio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Infano Églantine Lemaître
Okupo
Okupo inventisto • horloĝisto • iluziisto
vdr
statuo antaŭ muzeo pri li en Blois

Patro de moderna iluziado redakti

En la mezo de la 19-a jarcento li malfermis sian propran teatron en la malnova Palais Royal, kie li ĝojigis la parizan publikon per elegantaj trukoj, optikaj iluzioj kaj mensa magio ĉe siaj "fantastaj vesperoj". Anstataŭ la vestaĵoj al kiuj kutimas ĵonglistoj, Robert-Houdin preferis elegantan, nuntempan vestaĵon kaj kreis elegantan stilon kiu aparte allogis intelektan spektantaron. Kvankam Robert-Houdin nur laboris kiel iluziisto dum dek unu jaroj, li formis la aspekton de iluziistoj por pluraj generacioj.

Robert-Houdin inventis multajn lertaĵojn kiuj iĝis klasikaj. Multaj el liaj iluzioj havis malfacilajn mekanikajn sekretojn kaj estis bazitaj sur la uzo de elektro. Robert-Houdin faris iluziadon por la pinto de socio kaj turneis tra Britio kaj Germanio. Lian iluzian teatron poste transprenis la animacian pioniron Georges Méliès, kiu tie montris siajn unuajn filmojn.

La usona iluziisto Harry Houdini uzis la familian nomon "Houdini" kiel omaĝon al sia rolmodelo, Jean Eugène Robert-Houdin.