Pierre Sudreau

franca politikisto, verkisto de nefikcio kaj membro de la franca rezistado

Pierre Sudreau (naskiĝis la 13-an de majo 1919, mortis la 22-an de januaro 2012) estis franca politikisto, verkisto de nefikcio kaj membro de la franca rezistado. Lia infana korespondado kun Antoine de Saint-Exupéry (1900–1944) helpis inspiri la titolfiguron de la romano La Eta Princo. Li naskiĝis en Parizo, filo de komercisto Jean Sudreau kaj lia edzino Marie-Marguerite.

Pierre Sudreau
Persona informo
Naskonomo Pierre Robert Jules Sudreau
Naskiĝo 13-an de majo 1919 (1919-05-13)
en 9-a arondismento de Parizo
Morto 22-an de januaro 2012 (2012-01-22) (92-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Libera Altlernejo de Politikaj Sciencoj • Pariza Fakultato de Juro
Okupo
Okupo politikisto • verkisto de nefikcio • membro de Franca rezistado • oficisto
vdr

En oktobro 1962 li sciigis sian eksiĝon kiel franca edukministro proteste kontraŭ propono de Charles de Gaulle ŝanĝi la konstitucion. Poste, de 1967 ĝis 1981 li estis la prezidanto de la departemento Loir-et-Cher kaj de 1971 ĝis 1989 ankaŭ la urbestro de Blois.