La Rozkolora Domo, hispane Casa Rosada estas la sidejo de la plenuma povo de la Respubliko Argentina. Ene de ĝi troviĝas la oficejo de la Prezidento de Argentino.

Rozkolora Domo
Casa Rosada
emblemo
registara konstruaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo novklasika arkitekturo • italeca arkitekturo • Novromaniko • Novklasikismo vd
Arkitekto Carlos Kihlberg • Enrique Aberg • Francesco Tamburini vd
Estiĝo 1898
Malfermo 1898
Lando Argentino Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Bonaero
Adreso Balcarce 50
Situanta sur Calle Balcarce, Buenos Aires
Situo
Geografia situo 34° 36′ 29″ S, 58° 22′ 13″ U (mapo)-34.608055555556-58.370277777778Koordinatoj: 34° 36′ 29″ S, 58° 22′ 13″ U (mapo)
Rozkolora Domo (urbo Bonaero)
Rozkolora Domo (urbo Bonaero)
DEC
Situo de Rozkolora Domo
Map
Rozkolora Domo
Posedata de Registaro de Respubliko Argentino vd
Retejo https://www.casarosada.gob.ar/la-casa-rosada/
vdr
Rozkolora Domo
Fronta enirejo de la Rozkolora Domo.

Tiu konstruaĵo situas ĉe la strato Balcarce 50, en Bonaero, antaŭ la historia Placo Majo. Ties karaktera koloro estas roza kaj ĝi estas konsiderata unu el la plej emblemaj konstruaĵoj de Bonaero. Ĝi gastigas la Muzeon de la Casa de Gobierno (registarejo), kun objektoj rilataj al la prezidintoj de la lando. En 1942 ĝi estis deklarita Historia Nacia Monumento.

Historio

redakti

Dum supozata klopodo murdi Perón por posta puĉo, la 16-an de junio de 1955 tagmeze, ĉirkaŭ tridek aviadiloj de la ŝiparmeo kaj de la arearmeo bombardadis kaj mitralis la loĝantaron de Bonaero ĉe la Placo Majo, la Rozkolora Domo kaj aliaj lokoj.[1] Tiu atako okazigis ĉirkaŭ 355 mortojn kaj 600 vunditojn kaj antaŭanoncis la postan aperon de la ŝtata terorismo, kiu poste absolute malatentos la popolan suferon por la politikaj celoj. Perón ne estis atingita, ĉar li forestis el la diversaj atakitaj lokoj.

Arkitekturo

redakti

Muzeo de la Casa Rosada

redakti

Aktualo

redakti

Kuriozaĵoj

redakti

La Rozkolora Domo en Esperanto

redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma kaj poste Neil Armstrong la ĉiĉerono kiu vidigas la vidindaĵojn de Bonaero:

 
 
Nun la duopo drivas suden al Bŭenos-Ajreso,
kosmopolita centro kaj multerasa krisolo.
Tie Utnoa miras pri la Kongresa Sidejo,
bulvarde ĉirkaŭata, kiu verdvolbas emajle.
Jen la Majplaco larĝa, tie la Domo Rozeca
kaj rande la kvartalo bunta, nomata la Boka.[2] 
  1. http://tiempo.infonews.com/2012/02/15/verano-1185-hay-que-matar-a-peron.php Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine Hay que matar a Perón, Pedro Bevilacqua, 16a de februaro de 2012
  2. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 129-130.