Juan Domingo Perón

27-a prezidento de Argentino
(Alidirektita el Perón)

Juan Domingo PERÓN (naskiĝis la 8-an de oktobro 1895, mortis la 1-an de julio 1974) estis argentina politikisto en la 20-a jarcento.

Juan Domingo Perón
Juan Domingo Perón.jpg
Persona informo
Juan Domingo Perón
Naskonomo Juan Domingo Perón
Naskiĝo 8-an de oktobro 1895 (1895-10-08)
en Lobos
Morto 1-an de julio 1974 (1974-07-01) (78-jara)
en Quinta presidencial de Olivos
Mortis pro ventricular fibrillation [#]
Tombo Quinta 17 de Octubre [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj hispana [#]
Ŝtataneco Argentino [#]
Alma mater Nation Military College [#]
Partio Partido Justicialista [#]
Subskribo Juan Domingo Perón
Familio
Patro Mario Tomás Perón [#]
Patrino Juana Sosa Toledo [#]
Edz(in)o Aurelia Gabriela Tizón de Perón • Eva PerónMaría Estela Martínez de Perón [#]
Profesio
Okupo oficiropolitikisto [#]
Aktiva dum 1910–1945 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Perón, arda naciisto, estis prezidento de Argentino en la kvardekaj kaj kvindekaj jaroj, kaj denove, mallonge, en la sepdekaj jaroj. Li fondis popolisman movadon justicialismo, ankaŭ nomatan peronismo, kiu sin apogis je la plej malsupraj tavoloj, la sindikatoj kaj la t.n. senĉemizuloj. Ĝi estis forte kontraŭkomunisma, sed sen tre klara ideologio, kio permesis la ekeston de aloj ekstremmaldekstraj ĝis ekstremdekstraj, kaj kiu ankoraŭ restas forta en Argentino (pluraj el la lastaj prezidentoj, inklude de la nuna, sin deklaras peronistoj).

La dua edzino de Perón, Eva Duarte, Evita, estis la plej potenca virino de Argentino antaŭ sia frua morto.

Lia posteulino estis la tria edzino María Estela Martínez de Perón, Isabelita, kiu estis la unua ino kiu iĝis prezidento de la respubliko.