Placo Majo

placo situanta en la urbo Bonaero, Argentina
(Alidirektita el Majplaco)

La Placo Majo, hispane Plaza de Mayo, fonda loko de la urbo Bonaero, Argentino, naskiĝis el la unuigo de la iamaj placoj de la Victoria (de la venko) kaj del Fuerte (de la fortikaĵo), kiam oni malkonstruis en 1884 iaman konstruaĵon nome Recova Vieja kiu separiĝis ilin.

Placo Majo
placo [+]

LandoArgentino
SituoBonaero
- koordinatoj34° 36′ 30″ S, 58° 22′ 19″ U (mapo)-34.608333333333-58.371944444444Koordinatoj: 34° 36′ 30″ S, 58° 22′ 19″ U (mapo)

Areo19713 m²

Placo Majo (urbo Bonaero)
Placo Majo (urbo Bonaero)
DEC
Placo Majo
Placo Majo
Map
Placo Majo
Vikimedia Komunejo:  Plaza de Mayo, Buenos Aires [+]
vdr
Vido ekde la Casa Rosada.
Vido de la Palaco de la Bonaera Parlamento ekde la Placo Majo.
Sidejo de la Registaro de Bonaero, ĉe la Placo Majo.
Vido ekde la Casa Rosada.

Ĝi troviĝas en la nomata microcentro porteño (bonaera mikrocentro), ĉirkaŭata de la stratoj Hipólito Yrigoyen, Balcarce, Avenuo Rivadavia kaj Bolívar de la kvartalo Moncerato. Naskiĝas el ties okcidenta flanko tri gravaj avenuoj: Presidente Julio A. Roca, Presidente Roque Sáenz Peña kaj Avenida de Mayo. En ties najbareco troviĝas kelkaj el la ĉefaj monumentoj kaj interesejoj: nome la historia "Cabildo", la Casa Rosada (kie sidejas la plenuma povo de la ŝtato), la Metropolita Katedralo, la konstruaĵo de la Gobierno de la Ciudad de Buenos Aires (urbodomo) kaj la centra oficejo de la Nacia Banko.

Sub ties tereno, de proksimume du hektaroj, estas la stacioj de metroo "Plaza de Mayo" (linio A), "Catedral" (linio D) kaj Bolívar (linio E), kiuj, kun nombraj linioj de busoj, havigas facilan komunikadon al ĉiuj anguloj de la urbo.

Kiel resonilo de la grandaj manifestacioj popolaj de la lando, oni povas diri ke, escepte pri la Deklaro de sendependigo de Argentino kaj pri la tiamaj bataloj, ĝi estis la scenejo de ĉiuj gravaj eventoj de nacia nivelo.

La 25-a de majo de 1941 la Nacia Komitato pri Muzeoj kaj Historiaj Monumentoj starigis bronzan memorilon ĉe la bordo de la loko kie troviĝas la Maja Piramido kun skribaĵo kiu resumas ties historion.

Historio redakti

Ĝi ricevis sian nomon el la Revolucio de Majo.

Dum supozata klopodo murdi Perón por posta puĉo, la 16an de junio de 1955 tagmeze, ĉirkaŭ tridek aviadiloj de la ŝiparmeo kaj de la arearmeo bombardadis kaj mitralis la loĝantaron de Bonaero ĉe la Placo Majo kaj aliaj lokoj.[1] Tiu atako okazigis ĉirkaŭ 355 mortojn kaj 600 vunditojn kaj antaŭanoncis la postan aperon de la ŝtata terorismo, kiu poste absolute malatentos la popolan suferon por la politikaj celoj. Perón ne estis atingita, ĉar li forestis el la diversaj atakitaj lokoj.

Aktuala priskribo redakti

Uzado redakti

La Placo Majo en Esperanto redakti

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma kaj poste Neil Armstrong la ĉiĉerono kiu vidigas la vidindaĵojn de Bonaero:

 
 
Nun la duopo drivas suden al Bŭenos-Ajreso,
kosmopolita centro kaj multerasa krisolo.
Tie Utnoa miras pri la Kongresa Sidejo,
bulvarde ĉirkaŭata, kiu verdvolbas emajle.
Jen la Majplaco larĝa, tie la Domo Rozeca
kaj rande la kvartalo bunta, nomata la Boka.[2] 

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Gutiérrez, Ramón; Berjman, Sonia (1995). La Plaza de Mayo, escenario de la vida argentina. Colección cuadernos del Águila, Fundación Banco de Boston.
  • Sonia Berjman (2001). La plaza española en Buenos Aires 1580/1880. Ed. KLICZOWSKI. ISBN 987-9474-13-9.
  • Elisa Casella de Calderón (1991). Plaza de Mayo, escenario de la fundación de la ciudad.. Revista Buenos Aires nos cuenta n° 15, Tercera edición.
  • Elisa Casella de Calderón (1989). La Plaza de Mayo. Revista Buenos Aires nos cuenta n° 17, Primera edición. ISBN 987-9105-14-1.
  • Carlos Vigil (1968). Los Monumentos y lugares históricos de la Argentina. Editorial Atlántida.
  • Ricardo de Lafuente Machain (1973). La plaza trágica. Municipalidad de la Ciudad de Buenos Aires.
  • Oscar Félix Haedo (1978). Las fuentes porteñas. Municipalidad de la Ciudad de Buenos Aires.
  • Cutolo, V. O. (1994). Buenos Aires: Historia de las calles y sus nombres. Buenos Aires: Elche. ISBN 950-99212-0-3.
  • Crónica Histórica Argentina, Tomo I, (1968) Ed. CODEX.
  • Revista Geográfica Americana, Tomo XXIX nº 174 (1948). Buenos Aires.

Referencoj redakti

  1. http://tiempo.infonews.com/2012/02/15/verano-1185-hay-que-matar-a-peron.php Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine Hay que matar a Perón, Pedro Bevilacqua, 16a de februaro de 2012
  2. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 129-130.

Eksteraj ligiloj redakti

34° 36′ 30.4″ S 58° 22′ 19.3″ U / 34.608444 °S, 58.372028 °U / -34.608444; -58.372028 (mapo)