Malfermi la ĉefan menuon

Bombardado de Placo Majo

Kovrilo de la revuo Ahora, de 1964, kie oni reaperigas la tragediajn okazojn de 1955.
Virino kun detruita kruro dum la atako de la aviadiloj.

La Bombardado de Placo Majo, konata ankaŭ kiel la Masakro de Placo Majo, estis bombardado kaj samtempa elaera mitralado, okazinta la 16-a de junio 1955 en la urbo Bonaero (Argentino).

Dum supozata klopodo murdi Perón por posta puĉo, la 16an de junio de 1955 tagmeze, ĉirkaŭ tridek aviadiloj de la ŝiparmeo kaj de la aerarmeo bombardadis kaj mitralis la loĝantaron de Bonaero ĉe la Placo Majo, la apuda Rozkolora Domo, sindikatejo, prezidenta rezidejo kaj aliaj lokoj.[1] Tiu atako okazigis ĉirkaŭ 308[2] aŭ 355 mortojn kaj 600 al 700 vunditojn kaj antaŭanoncis la postan aperon de la ŝtata terorismo, kiu poste absolute malatentos la popolan suferon por la politikaj celoj.[3] Perón ne estis atingita, ĉar li forestis el la diversaj atakitaj lokoj kaj estis retiriĝinta al la Militministerio je nur 200 m de la Casa Rosada (Rozkolora Domo).

AntaŭaĵojRedakti

Tiu ne estis la unua klopodo murdi aŭ elpostenigi Perón. En 1951 jam okazis unua malsukcesa klopodo de puĉo fare de konservativuloj de la Argentina Armeo, kun apogo de kelkaj civiluloj. Samjare okazis la prezidenta elektado de 1951 en kiuj Perón venkis denove, kaj eĉ ampleksigis sian apogon ĝis atingi 62,49%.[4] La 15-a de aprilo de 1953 grupo de partianoj de kontraŭperonismo realigis atencon teroristan kontraŭ manifestacio de laboristoj organizita de la sindikato CGT en la Placo Majo. Ĝi okazigis 5 mortojn kaj 95 vunditojn.[5][6] Samtage 15a de aprilo de 1953 oni incendiis sidejojn de partioj radikala, socialista kaj demokrata krom la Jockey Club kaj oni arestis kaj torturis kelkajn politikistojn supozeble rilataj kun la grupo de atencintoj.

Nova klopodoRedakti

Fine de 1954 la konflikto inter la registaro kaj la katolika eklezio alportis novan elanon al la puĉistoj, inter kiuj jam estis armeaj oficiroj de altaj tangoj kiaj la generaloj Eduardo Lonardi kaj Pedro Eugenio Aramburu, kiuj agante paralele kaj kun kelkaj internaj rivalecoj sukcesos dum la puĉo de la 16a de septembro de 1955. Eniris en la konspiro ankaŭ la generalo José León Bengoa, la kolonelo Eduardo Señorans, kaj komence de 1955 eĉ oficiroj de la sixparmeo kiaj Samuel Toranzo Calderón, dum apenaŭ eniris civiluloj, ĉar knvakma multaj partioj sopiris la falon de Perón, estis multaj diferencoj inter ili.

En la kunteksto de la konflikto inter la registaro kaj la katolika eklezio, malpermeso fare de tiu por prokrasti la procesion de Kristokorpa Festo, kiel tiu ĉi deziris, okazigis kontraŭstaron de katolikoj kaj la 11-a de junio okazis granda manifestacio opozicianta kun 250.000 partoprenantoj. Okazis ankaŭ bataloj inter partianoj de ambaŭ flankoj kaj forpelo el la lando de altaj gravuloj de la Eklezio. En tiu kunteksto oni organizis omaĝon al la argentina flago, kie devis partopreni aviadiloj.

La atakoRedakti

Ŝajne admiralo Toranzo Calderón estis malkaŝita kiel konspiranto kaj deziris antaŭigi la komploton. Partoprenus aviadiloj, ĉirkaŭ 700 soldatoj kaj kelkaj grupoj de armitaj civiluloj.[7] Ĉio akceliĝis kaj la preparo ne estis tiam akurata, krome la veterprognozo ne promesis taŭgan veteron. Perón estis informita de la movoj de la konspirantaj militistoj je la 8a frumatene kaj translokiĝis al la Militministerio.[8]

Je la 12:40, la aviadilaro de 34 aparatoj de la Ŝiparmeo kiuj estis superflugintaj la urbon dumlonge komencis la bombardadon kaj mitralado al la areo de la Placo Majo.[9] La surprizo de la atako permesis ties falon sur la pasantoj, kiuj faris siajn normalajn taskojn ĉar temis pri labortago. Inter la unuaj viktimoj estis la okupantoj de publikaj transportiloj ekzemple de plenplena trolebuso kies ĉiuj okupantoj mortiĝis post estis trafitaj de bombo.

Tiu atako al la civila loĝantaro estis estis la unua en la 20a jarcento kaj la kvara dum la tuta argentina historio, post tiuj fare de angloj en 1806-1807, alia en 1826 (Revolucio de la Putoj) kaj 1890 (Revolucio de la Parko). Oni lanĉis ĉirkaŭ 9.500 kg de bomboj, kaj miloj da kugloj de 7,62 kaj 20 mm; kaŭante la morton de 308 personoj kaj vundojn al pli ol 700.[10][9] Alia fakulo ĉirkaŭkalkulis, ke la totala pezo de la lanĉitaj bomboj povis esti 13,8 tunoj.[11]

KromeRedakti

Post la bombardado okazis pafado intre la insurekciantaj militistoj unuflanke kaj defendantoj de la registaro kaj sindikatistoj aliflanke. Tio okazis ĉefe ĉirkaŭ la Rozkolora Domo kaj la Ŝiparmea Ministerio. Okazis ankaŭ aera batalo inter aviadiloj de komplotantoj kaj partianoj de la registaro. La ribelaj aviadiloj revenis al la Placo Majo vespere, sed tiam jam la puĉo estis preskaŭ venkita kaj ili apenaŭ havis jam municion. Ĉiukaze multaj rifuĝiĝis en Urugvajo kaj restis tie ekzile ĝis la Liberiga Revolucio, kiu elpostenigos Perón.

NotojRedakti

  1. http://tiempo.infonews.com/2012/02/15/verano-1185-hay-que-matar-a-peron.php Hay que matar a Perón, Pedro Bevilacqua, 16a de februaro de 2012}}
  2. «La Plaza de Mayo tuvo 308 muertos», artikolo en ĵurnalo Crítica Digital de 17a de junio de 2009. Konsultita la 17a de junio de 2009.
  3. «Celebran resarcimiento a sobrevivientes del bombardeo», artikolo en la revuo Parlamentario (Bonaero), de 5a de decembro de 2008.
  4. «La consigna “Braden o Perón”», artikolo en la retejo Todo Argentina de 16a de februaro de 2009.
  5. Brion, Daniel (2009): «Fusilados en junio de 1956, la generación de una causa», artíikolo en PDF en la retejo Todo Argentina de 16a de februaro de 2009.
  6. Sierra, Eduardo (2007): «El 15 de abril del ’53», artikolo en Diario Libre (de San Juan) de 2007. Konsultita la 22an de februaro de 2009.
  7. Ruiz Moreno, Isidoro (2013): La revolución del 55. Buenos Aires: Claridad, cuarta edición, 2013. ISBN 978-950-620-336-8, paĝoj 112 kaj 113.
  8. Cichero, Daniel: Bombas sobre Buenos Aires. Buenos Aires: Javier Vergara, 2005. ISBN 950-15-2347-0, pág. 73 y 74.
  9. 9,0 9,1 Dandan, Alejandra (2006): «Los muertos de la Plaza», artikolo en ĵurnalo Página/12 (Bonaero) de la 10a de decembro de 2006. Konsultita la 21an de februaro de 2009.
  10. «La Presidenta inaugurará un monumento en recordación de los caídos», artikolo en la ĵurnalo Página/12 de la 16a de junio de 2008. Konsultita la 21an de februaro de 2009.
  11. Cichero, Daniel: Bombas sobre Buenos Aires. Buenos Aires: Javier Vergara, 2005. ISBN 950-15-2347-0, paĝo 199.

Eksteraj ligilojRedakti