Kontraŭperonismo
Kontraŭperonismo estis politika situacio karakterizata de forta opozicio al peronismo, nome la politika movado kreita en Argentino de Juan Domingo Perón.
Kontraŭperonismo | ||
---|---|---|
politika pozicio | ||
Lando(j) | Argentino vd | |
Deveno
redaktiLa Kontraŭperonismo estis la reago de kelkaj sektoroj de la argentina loĝantaro kontraŭ la ascendo de la kolonelo Juan Domingo Perón kiam li ankoraŭ estis nur alta funkciulo de la Ministerioj pri Laboro, Milito kaj Vicprezidento de facto dum la diktaturo aperinta pro la Revolucio de 1943. La registaro de 1943 estis influita de loĝio GOU, nome sekreta organizo ene de la armeo kie kuniĝis militistoj de diferencaj ideologioj kiuj koincidis en la neceso eviti la eniron de Argentino en la Dua Mondmilito kaj helpi industrialisman politikon. Kontraŭ la registaro situiĝis la kontraŭfaŝistoj, ĉar ili konsideris la politikon de neŭtraleco kiel simpatio al la Akso Berlino-Romo-Tokio, kaj ankaŭ paradokse la ter- kaj industri-posedantoj malkontentaj pro la politiko peronisma de defendo de la laboristoj.
La usona ambasadoro en Argentino, nome Spruille Braden,[1] en 1945 apogis la movadon kontraŭperonista kreante ampleksan koalicion integrita de politikaj partioj kaj dekstraj kaj maldekstraj, la studenta movado, kaj la organizoj de entrepren-posedantoj. Usono helpis la Kontraŭperonismon tra sia ambasadoro kiel reago al la kontraŭmiliteco montrita de Argentino dum granda parto de la Dua Mondmilito, fare kaj de la konservativaj registaroj (1939-1943) kaj dum la militista registaro (1943-1946). Oni ne forgesu, ke en Argentino loĝis grandaj sektoroj de enmigrintoj kaj el Germanio kaj ĉefe el Italio, parto el kiuj estis favoraj al la aksaj potencoj.
Grupo de politikaj partioj kontraŭaj al Perón kiuj jam antaŭ la puĉo de 1943 agadis laŭ nome de Unión Democrática, formis elektan koalicion laŭ tiu nomo apogante en la balotado de la 24-a de februaro de 1946, unikan kandidaton kontraŭ la kandidateco de Juan D. Perón apogita de la Partido Laborista, la sindikatoj kaj disigaĵo de la Unión Cívica Radical.
Tuj antaŭ la elektoj, Braden, petis la invadon de Argentino fare de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj,[1] pere de publikaĵo konita kiel la Blua Libro.[2] Perón respondis pre la defendo de la argentina memdetermino kontraŭ la usona imperiismo, pere de la moto "Braden o Perón" (Braden aŭ Perón). En la balotado Perón venkis atingante la 56% de la voĉdonoj.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 SCENNA, Miguel A. (1974), Braden y Perón, Buenos Aires:Korrigan
- ↑ Análisis del Libro Azul por el PJ Bonaerense Arkivigite je 2008-12-04 per la retarkivo Wayback Machine[1] Arkivigite je 2008-12-04 per la retarkivo Wayback Machine
Bibliografio
redakti- CIRIA, Alberto (1976). «La Argentina dividida: peronistas y antiperonistas». Historia integral de la Argentina: etapa final de una experiencia. Buenos Aires:CEAL.
- Jozami, Eduardo (2009). Dilemas del antiperonismo: historia cultural y los límites del presente. Buenos Aires: Norma.
- SCENNA, Miguel A. (1974). Braden y Perón. Buenos Aires:Korrigan.