Kvenko (Hispanio)

urbo en Hispanio
(Alidirektita el Cuenca (Hispanio))

Kvenko (hispane Cuenca) estas la ĉefurbo de la samnoma hispana provinco situanta en la aŭtonoma regiono de Kastilio-La Manĉo. Ĝi situas en la renkontiĝejo de la riveroj Júcar kaj Huécar. En 2011 tie loĝis 56 703 homoj.[1]

Kvenko
(Qūnkatu)
hispane Cuenca
urbo
Kvenko
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Cuenca
Moto: «Tre Nobla, Tre Lojala, Fidelega kaj Heroa»
Lando Hispanio Hispanio
Duoninsulo Iberio
Provinco Provinco Kvenko
Komunumo Kastilio-Manĉo
Historia regiono Kastilio
Memorindaĵoj
Riveroj Júcar, Huécar
Situo Kvenko
 - alteco 946 m s. m.
 - koordinatoj 40° 04′ 00″ N 02° 09′ 00″ U / 40.06667 °N, 2.15000 °U / 40.06667; -2.15000 (mapo)
Areo 911,06 km² (91 106 ha)
Loĝantaro 56,703 (2011)
Denseco 0,06 loĝ./km²
Urbestro Ángel Mariscal (PP)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 16000
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Historia murigita urbo de Kvenko
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1996 (#20)
Numero 789
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, iv
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Cuenca, Spain
Retpaĝo: www.cuenca.es
Map

Ĝia centro estas Monda heredaĵo de Unesko.[2]

Inter la vidindaĵoj troviĝas la Katedralo, la famaj Pendodomoj (pendantaj domoj super krutaĵo de la rivero). En la ĉirkaŭaĵo troviĝas natura pejzaĝo konata kiel la Ciudad Encantada (hantita urbo).[3]

La urbo Kvenko staras 150 km sudoriente de Madrido. La provinco Kvenko estas la 5a plej granda en Hispanio laŭ surfaco[4], tamen ĝi estas la 7e malplej loĝata kaj la urbo mem havas nur 56 000 loĝantojn[5]. Ĝi estas la 2a plej malgranda provinca ĉefurbo de Hispanio post Teruelo.[6]

Kvankam ekzistas pruvoj ke ĉirkaŭ la nuna urbo loĝis homoj ekde Paleolitiko, ne estis ĝis la alveno de la islamanoj ĉirkaŭ la 10a jarcento, kiam estiĝis la urbo per la konstruado de la islama alkazaron Qūnka de kie naskiĝis la urbo Kvenko[7]. La urbo situis sur ege strategia loko, sur kruta monto inter la riveroj Júcar kaj Huécar. Ĝi estis konkerita de kristana reĝo Alfonso la 8-a en la jaro 1117.[8]

La urbo dividiĝas en du partoj: la malnova urbo, kiu staras, kiel dirite, sur monto inter du ravinoj laŭ kiuj fluas la riveroj Huécar kaj Júcar, estis nomata Monda heredaĵo de Unesko en 1996 pro la bona konservo de la antikva urba pejzaĝo kaj la mezepoka fortikaĵo, ĝia riĉa civila kaj religia arkitekturo de la 12-a ĝis la 18-a jarcento, kaj la eksterordinara fuzio de la urbo kun ties belega medio.[9][10]

La plej interesaj festivaloj en Kvenko estas la Sankta Semajno[11], Semajno de Religia Muziko kaj la festoj de Sankta Juliano[12] (aŭgusto) kaj Sankta Mateo (septembro).[12] Vizitinda estas ankaŭ la Muzeo de Abstrakta Arto.[13]

Nomo redakti

La nomo Cuenca venas de la araba vorto قونكة (Qūnkatu), kiu komence estis nomo nur uzata por la alkazabo situinta kie hodiaŭ staras la restaĵoj de la kastelo kaj poste tiu nomo estis donita al la tuta urbo.[14]

Geografio redakti

Situo redakti

 
Aera vido de Kvenko.

La urbo Kvenko dividiĝas en du zonojn klare diferencigitaj: la antikva urbo kaj la nova urbo. La unua troviĝas sur roka monteto ĉirkaŭata de profunda valo de la rivero Júcar norde kaj ties alfluanto, la rivero Huécar sude. Ĉi lasta rivero elfluas en la malalta parto de la antikva urbo, iom antaŭ la tiel nomata Ponto Sankta Antono. Okcidente kaj sude de la antikva urbo, kaj disigita de la rivero Huécar, etendiĝas la nova urbo kun direkto nordo-sudo, kun la centra parto en la strato Carretería. La alteco de la urbo estas inter 920 msm de la nova urbo kaj iom pli ol 1000 ĉe la plej alta parto de la antikva urbo.[15]

Klimato redakti

La klimato en Kvenko estas mediteranea kontinenta, kun malvarmaj temperaturoj en vintro kaj mildaj en somero. La pluvado estas abunda sed dum somero pluvas malpli.

Historio redakti

Islama origino redakti

 
Kvenko apartenis al la tajfo de Toledo

Kiam la Ibera duoninsulo estis parto de la Romia Imperio ekzistis pluraj gravaj setlejoj en la provinco, kiel ekzemple Segóbriga, Ercávica kaj Gran Valeria[16]. Tamen, la loko kie Kvenko hodiaŭ situas estis neloĝata en tiu tempo.

Kiam la islamanoj kaptis la areon en 714, ili baldaŭ taksis la valoron de tiu strategia loko kaj konstruis fortikaĵon (nomita Kunka) inter du gorĝoj fositaj inter la riveroj Júcar kaj Huécar, ĉirkaŭitaj per murego el 1 kilometro longa. Kvenko baldaŭ sin dediĉis al agrikultura kaj teksaĵa produktado, ĝuante kreskantan prosperon.[17]

Kristana konkero redakti

Ĉirkaŭ la 12-a jarcento, la kristanoj, vivante en pli norda Hispanio dum la islama ĉeesto, komencis malrapide reakiri la Iberan duoninsulon.[18] Kastilio prenis okcidentajn kaj centrajn areojn de Hispanio, dum Aragonio plivastiĝis tra la Mediteranea regiono. La islama regno, Al-Andalus, dividiĝis en malgrandajn tajfojn sub kristana premo. Kvenko estis parto de la Tajfo de Toledo. En 1076 ĝi estis sieĝita de Sanĉo Ramírez de Aragonio, sed ne konkerita[19]. En 1080 la reĝo Yahya al-Qadir de Toledo perdis sian Tajfon, kaj lia veziro subskribis en Kvenko traktaton kun Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio per kiu li cedis al li kelkajn fortikaĵojn en interŝanĝo de armea helpo.[20]

 
Ferdinando la 2-a de Aragono.

Post la malvenko de Alfonso en la batalo de Sagrajas (1086), Kvenko estis kaptita de la reĝo de Sevilo, Al-Mu'tamid ibn Abbad. Tamen, kiam liaj teroj estis atakitaj de la almoravidoj, li sendis sian bofilinon Zaida al Alfonso, ofertante al li Kvenko interŝanĝe de armea subteno. La unuaj kristanaj trupoj vojaĝis al la urbo en 1093. Tamen, la almoravidoj kaptis ĝin en 1108. Ilia guberniestro en la urbo deklaris sin sendependa en 1144, sekvita de la tuta Murcio post unu jaro.

En 1147 Muhammad ibn Mardanis estis elektita reĝo de Kvenko, Murcio kaj Valencio. Li devis defendi siajn terojn de la almohada invado ĝis sia morto en 1172, post kiu lia filo devis subskribi pakton pri tributoj kun la novalvenintoj. La reĝo Alfonso la 8a 17 jarojn aĝa, provis konkeri la urbon, sed post kvin monatoj da sieĝo, li devis retiriĝi post enmarŝo de trupoj senditaj de la almohada kalifo Abu Yaqub Yusuf.

 
Sankta Juliano de Kvenko

Alfonso subskribis armisticon sed kiam, en 1176 la kvenkanoj okupis kelkajn kristanajn terojn en Huete kaj Uclés, Alfonso intervenis estrante koalicion kune kun Ferdinando la 2-a, Alfonso la 2-a de Aragonio kaj la Armeaj Ordoj de Kalatravo, Santiago kaj Montegaudio, sieĝante Kvenkon ekde la tago de Epifanio en 1177. La komandanto de la urbo, Abu Bakr, denove serĉis la subtenon de Yaqub Yusuf, sed li estis en Afriko kaj ne sendis ajnan helpon. Post malsukcesa atakmisio de Kvenko kontraŭ la kristana tendaro la 27-an de julio, la sieĝita urbo estis konkerita de la trupoj de Alfonso la 21-an de septembro 1177, dum la islamana garnizono rifuĝis sin en la citadelo.[21]

Ĉi lasta falis en oktobro, metante finon al la araba superregado en Kvenko. Alfonso la 8-a donis al la urbo titolon, kaj estis konsiderita "Muy noble y muy leal" (Tre nobla kaj tre lojala). Estis antaŭfiksitaj aro de leĝoj, la Foruo. La diocezo de Kvenko estis establita en 1183; ĝia dua episkopo estis Sankta Juliano de Kvenko, kiu iĝis patrona sanktulo de la urbo.[22]

Dum la venontaj jarcentoj Kvenko ĝuis prosperon, danke al teksaĵo-produktado kaj brutar-ekspluato. La katedralo estis konstruita en tiu tempo, laŭ anglo-normanda stilo, kun multaj francaj laboristoj, ĉar la edzino de Alfonso la 8-a, Leonor de Plantagenet, estis franca.[23]

18a jarcento ĝis nuntempo redakti

 
Ponto Sankta Paŭlo.

Dum la 18-a jarcento la teksaĵa industrio malkreskis, aparte kiam Karlo la 4-a malpermesis tiun agadon en Kvenko por malhelpi la konkuradon kun la Reĝa Tapiŝfarejo, kaj la ekonomio de Kvenko malkreskis, tiel draste perdante populacion (5 000 loĝantoj). Dum la milito de sendependeco kontraŭ la trupoj de Napoleono, la urbo suferis grandan detruon, kaj tio pliakrigis la krizon. La urbo perdis loĝantojn, kun nur ĉirkaŭ 6 000 loĝantoj, kaj nur alveno de fervojoj en la 19-a jarcento, kune kun la lignoindustrio, povis malrapide akceli loĝigadon de Kvenko, kaj ĝi atingis 10 000 loĝantojn. En 1874, dum la Tria Karlisma Milito, Kvenko estis konkerita de la karlismaj trupoj, subtenantaj de "Karlo la 7-a", posteulo de Karlo Maria Isidro de Burbono kiel reĝo anstataŭ la reganta Izabela la 2-a, kaj la urbo suferis egajn difektojn ree.[24]

La 20-a jarcento komenciĝis kun la kolapso de la turo Giraldo de la katedralo en 1902, kiu ankaŭ influis la fasadon. Ĝi devis esti rekonstruita de Vicente Lámperez, kun du novaj ĝemelturoj ĉe ambaŭ flankoj de la fasado kiu restis nefinita sen la supraĵo de ili.

La unuaj jardekoj de la 20-a jarcento estis tumulta same kie en aliaj regionoj de Hispanio. Ekzistis malriĉeco en kamparaj areoj, kaj la Romkatolika Eklezio estis atakita, kun monaĥoj, monaĥinoj, pastroj kaj episkopo de Kvenko, Cruz Laplana y Laguna, kiuj estis murditaj. Dum la Hispana Enlanda Milito, Kvenko estis parto de la respublikana zono. Ĝi estis okupita en 1938 de la trupoj de Generalo Franco.[25] Dum la postmilita periodo tiu areo iĝis ekstreme malriĉa, kaŭzante la elmigradon de multaj loĝantoj al pli prosperaj regionoj, plejparte Eŭskio kaj Katalunio, sed ankaŭ al aliaj landoj kiel ekzemple Germanio. La urbo komencis bonfarti malrapide post la 1960aj kaj 1970aj jaroj, kaj la urbolimoj transiris la gorĝon al plataĵo.[26]

En la lastatempaj jardekoj en kiuj la urbo travivis moderan kreskon laŭ loĝantoj kaj ekonomio, la du precipaj sektoroj iĝis la kreskatanta turismo[27], kaj tio instigis la plibonigon de vojoj kaj transportado. Kvenko forte investas por kulturo[28] kaj kiel rezulto ĝi estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1996. En la lastaj jaroj, novaj kulturaj infrastrukturoj kiel ekzemple la municipa Koncertejo aŭ la Muzeo de Scienco troviĝas en Kvenko kaj la urbo estis kandidato por la Eŭropa Kultura Ĉefurbo en 2016.[29]

Vido de la antikva urbo kaj la ravino de la rivero de Huécar kaj Júcar ekde la monteto Socorro

Vidindaĵoj redakti

 
Katedralo de Kvenko.
 
Katedralo de Kvenko.
 
Ermitejo Virgulino de la Angoroj.
 
Preĝejo Sankta Petro
 
Kvenko (Hispanio)

En la jaro 1996, la «Historia murigita urbo Kvenko» estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko, kun la sekvaj lokoj:

Kodo Nomo Koordinatoj
781-001 Enmura urbo 40° 04′ 35.8″ N 2° 07′ 54.3″ O / 40.076611 °N, 2.131750 °O / 40.076611; 2.131750 (mapo)
781-002 Kvartalo de la Kastelo 40° 04′ 56.4″ N 2° 07′ 32.6″ O / 40.082333 °N, 2.125722 °O / 40.082333; 2.125722 (mapo)
781-003 Kvartalo Sankta Antono 40° 04′ 44.5″ N 2° 08′ 13.2″ O / 40.079028 °N, 2.137000 °O / 40.079028; 2.137000 (mapo)
781-004 Kvartalo Tiradores 40° 04′ 28.0″ N 2° 07′ 49.6″ O / 40.074444 °N, 2.130444 °O / 40.074444; 2.130444 (mapo)

Kvenko en la historia urboparto konservas antikvan kaj riĉan arkitekturan heredaĵon inter kiuj elstaras pluraj religiaj konstruaĵoj. Granda parto de la historia urboparto similas al rigardejo sur ravino de la riveroj Júcar kaj Huécar, natura medio kiu plibeligas la urbon.

Inter la religiaj trezoroj de la urbo troviĝas
  • Katedralo Sankta Maria kaj Sankta Juliano: Ĝi estis ekkonstruita en la 13a jarcento sur kie staris la moskeo kaj ĝi estas verko de la frua gotiko en Hispanio.[30] Ĝi estis konsekrita en 1208 de la ĉefepiskopo Ximénez de Rada, sed ne estis finkonstruita ĝis 1271.[30]
  • Episkopa Palaco: estas apudaĵo de la Katedralo kaj interne troviĝas la Dioceza Muzeo. La konstruaĵo ne havas klaran arkitekturan stilon, sed estas rezulto de reformoj ekigitaj dum la konstruado mem en la 18-a jarcento.[31]
  • Preĝejo de Sankta Andreo: konstruita en la 16a jarcento sub la gvido de la arkitekto Pedro de Alviz. En 1936 la kirko suferis gravajn damaĝojn kaj poste estis restaŭrita.[10]
  • Preĝejo Sankta Mikaelo: Ekkonstruita en la 13a jarcento, ankoraŭ konserviĝas la absido de tiu epoko. la cetero estis reformita en la 18a jc. kaj restaŭrita en la 20a jarcento. Nuntempe ĝi gastigas koncertojn kaj kulturajn aranĝojn.
  • Preĝejo Sankta Nikolao: Temas pri simpla konstruaĵo unukapela, konstruita laŭ renesanca stilo.[30]
  • Preĝejo Sankta Petro: La nuna konstruaĵo venas de la 18a jarcento kaj estis starigita kie antaŭe troviĝis moskeo. Ĝi estis konstruita laŭ planoj de la arkitekto Martín de Aldehuela. En ĝia interno estas bildaro pri la kvenka Sankta Semajno.
  • Preĝejo Sankta Kruco: Konstruita en la 16a jarcento kaj estis reformita plurfoje. Nuntempe ĝi estas ekspoziciejo.[32]
  • Preĝejo La Savinto: El la 16-a jarcento, ununava, kun kapeloj laŭ la tradicio de Levanto. La nuna sonorilturo estis aldonita en 1903.
  • Preĝejo Sankta Pantaleono de Jerusalemo: Konstruita de la templanoj en la 13a jarcento kaj nuntempe troviĝas en ruinoj.[33]
  • Preĝejo Virgulino de la Lumo: Konstruita en la 16a jarcento sur antaŭa ermitejo, kiu laŭ la tradicio, estis konstruigita de Alfonso la 8-a post apero de la Virgulino Maria.[34]
  • Ermitejo Virgulino de la Angoroj: Malgranda konstruaĵo for de la historia urboparto kun fortaj ligoj al la Sankta Semajno de Kvenko. Ĝi estas verko de Marín de Aldehuela.[35]

Monaĥ(in)ejoj redakti

 
Monaĥejo Sankta Paŭlo.

Civila heredaĵo redakti

 
Pendodomoj.

Placoj kaj ĝardenoj redakti

  • Ĉefa Placo: Ĝi troviĝas en la centro de la antikva urbo. Ĝi havas leĝeran triangulan formon kaj ĝiaj limoj estas markataj de la katedralo, la Urbodomo kaj la Monaĥejo Sankta Petro de la Justinaninoj. Ĝi ne estis la ĉefa placo de la kristana urbo ĝis la 15-a jarcento, kiam ĝi anstataŭis la placon Karmelo (tiam Placo de la Pilorio) kie kunvenis la Konsilio.
  • Placo de Mangana: Ĝi okupas la terenon de la antikva alkazaro kaj en ĝi troviĝas la Turo de Mangana kaj la Monumento al la Konstitucio de Gustavo Torner. Ĝi estis la celo de pluraj arkeologiaj esploroj ĝis fino de 2010.

Kulturo redakti

Kvenko estas kultura urbo. En ĝi troviĝas pluraj diverstemaj muzeoj, historia urboparto kiu estas kultura heredaĵo de Unesko kaj fama celebrado de la Sankta Semajno. La urbo altiras turistojn kiuj vizitas ĝin pro la ampleksa kultura aranĝaro. La urbo estis inter la oficialaj kandidatoj por iĝi Eŭropa Kultura Ĉefurbo de la jaro 2016. Sekve, kelkaj el la plej elstaras kulturaĵoj.

Muzeoj redakti

 
Enirejo de la Muzeo de Hispana Abstrakta Arto.
 
Muzeo de la Sciencoj
  • Muzeo de Kvenko: Ĝi situas en la tiel nomata Pastrodomo kaj en ĝi videblas arkeologiaj eltrovaĵoj pri la urbo kaj la tuta provinco Kvenko, ekde Paleolitiko ĝis la Moderna epoko. Elstaras tri haloj dediĉataj al la romiaj urboj Segóbriga, Ercávica kaj Valeria, kaj la statuo de Lucio Cezaro, el marmoro. Ankaŭ menciindas la numismatika kolekto.[38]
  • Muzeo de Hispana Abstrakta Arto: Situanta ĉe la Pendodomoj, ĝi montras verkojn de la plej gravaj hispanaj artistoj de la dua duono de la 20-a jarcento kiel Eduardo Chillida, Antonio Saura, Pablo SerranoManolo Millares inter aliaj. Ĝi malfermiĝis al la publiko en 1966 danke al la kuna kunlaboro de Fernando Zóbel kaj Gustavo Torner.[39]
  • Fondaĵo Antonio Pérez: Sientanta ĉe la iama monaĥinejo de la Karmelanoj (17-a jarcento) ĝi estas fame konata loko de nuntempa arto. Ĝi gastigas verkojn de Millares, Gordillo, Torner, Antonio Saura, Zóbel, Canogar, Brossa kaj Warhol inter aliaj. Elstaras la persona kolekto de eltrovitaĵoj de Antonio Pérez.[40]
  • Muzeo de la Sciencoj de Kastilio-Manĉo: Ĉi situas ĉe la Antikva Restadejo de Senprotektaj Maljunuloj, kiu konsiderinde ampleksiĝis por la instalado de la muzeo. Ĝi estas dividita en 4 laŭtemajn salonojn, plus la distribuejo kaj la Planetario. Ĝi didaktike kaj dinamike montras plurajn sciencajn fakojn, ekde astronomio kaj renoviĝanta energio ĝis geologiobiodiverseco.[41]
  • Ars Natura: Temas pri interpreto-cetro pri la singulareco de la teritorio kaj la biodiverseco de Kastilio-Manĉo. Situanta sur la monteto Molina, ĝi konsistas el du malsamaj partoj interligitaj. La unua estas la muzea konstruaĵo mem, en kiu elstaras la salonoj dediĉataj al la naŭ naturaj unuoj de Kastilio-Manĉo, kaj la akvario kaj ejo por la fungoscienco. La dua, ĉirkaŭanta a konstruaĵon, estas botanika ĝardeno kiu montras la floraron de tiaj ekosistemoj.[42]
  • Katedrala Trezoro: Temas pri malgranda muzeo sitanta interne de la Katedralo. Ĝi havas verkojn de Pedro de Mena, García Salmerón kaj Martín Gómez El Viejo, inter aliaj.[43]
  • Dioceza Muzeo de Religia Arto: Situanta ĉe la Episkopa Palaco, ĝi inaŭguriĝis en 1983. La konstruaĵo kalkulas je pluraj surskriboj en araba lingvo de la 12-a jarcento, kvankam estis konsiderinde reformita en la 16-a jarcento. En ĝi elstaras verkoj de El Greco, flandra kalvario de Gérard David kaj pluraj tabuloj de la kvenka lernejo pri pentrado. Inter la skulptaĵoj, elstarasla Kalvario de Alfonso la 8-a, de la fino de la 12-a jarcento.[43]
  • Fondaĵo Antonio Saura-Casa Zavala: Ĝi situas en la antikva palaco de la familio Cerdán de Landa kaj nuntempe ĝi havas kolenton de verkoj de la pentristo Antonio Saura. La fondaĵo posedas bibliotekon pri avangarda pentraro, kun publika alireblo.[44]
  • Internacia Muzeo de Elektrografio: Temas pri esplormuzeo, ligata al la Universitato de Kastilio-Manĉo. Ĝi montras kolekton de pli ol 400 verkoj pri elektrografia kaj bita arto, faritaj per uzado de metodoj kun rilatoj al la novaj teknologioj por produktado, reproduktado kaj prizorgado de bildoj[45].
  • Spaco Torner: Ĝi situas en la Monaĥejo Sankta Paŭlo, nuna Parador Nacional kaj ĝi montras verkojn de tiu kvenka pentristo, iniciatinto de la Muzeo de Abstrakta Arto.[46]
  • Muzeo pri la Sankta Semajno: Ĝi situas en la strato Alfonso la 8a, en la iama domo de la familio Girón y Cañizares. Ĝi elmontras vivaĵojn kaj emociojn de la Sankta Semajno de Kvenko kaj multmedia muntaĵo kiu uzis la lastajn mezeografiajn teknologiojn.[47]

Festoj redakti

 
Statuo omaĝe al la nazarenoj de la Sankta Semajno en Kvenko.
  • Sankta Semajno en Kvenko: ĝi estas deklarata kiel loka kultura heredaĵo kun altiro por internacia turismo. Inter ĝiaj diversaj eventoj elstaras la procesio Vojo al Kalvario, populare konata kiel Las turbas.
  • Semajno de la Religia Muziko: temas pri altkvalita festivalo el internacia turisma allogo. En ĝi ludas kelkaj el la plej prestiĝaj kantistoj de la religia muziko, en kiu oni instigas la rekuperadon de tiu kultura heredaĵo kaj la komponadon de novaj verkoj.
  • Festoj de Sanktaj Juliano: Ili okazas fine de aŭgusto kune kun foiro de manfaritaĵoj kaj aliaj diversaj aranĝoj, ekde defiloj ĝis teatraĵoj, subĉielaj koncertoj kaj toreado.
  • Festoj de Sankta Mateo: Ili okazas de la 18a ĝis la 21-a de septembro kaj estas deklaritaj kiel regiona heredaĵo el turimsa allogo. Ili rememorigas la konkeron de Kvenko fare de Alfonso la 8-a, kaj la tradicio diras ke oni festas ĝin ekde la konkero mem, kvankam la unua dokumento konata kiu oficialigas la feston venas de la 19-a de septembro 1581. La celebrado centriĝas en du eventoj. La unua promenigas la standardon de Alfonso la 8-a kaj la alia konsistas el toreado de bovinoj en la Ĉefa Placo.

Kuirarto redakti

La kuirarto de la provinco Kvenko konsistas el diversaj pladoj daritaj de paŝtistoj, metiistoj, ĉasistoj, homoj kiuj uzas la energion kiun la manĝaĵo donasd por elteni la krudan klimaton, kiu senŝtupe transiras de varmo al malvarmo sed favorigata de regiono kie pluraj produktoj troveblas.

La ĉasviando, precipe la perdriko, troviĝas en granda kvanto de pladoj, kiel la morteruelo, kvankam eblas ĝin anstataŭigi per kokin-viando. Aliaj viandaĵoj, kiel ŝafaĵo troviĝas en preskaŭ tuta Kastilio-Manĉo, kan ankaŭ en Kvenko. Manĝaĵoj kiaj la zaraĥoj, aŭ la kotletoj de montaraj mamsuĉaj ŝafidoj sur braĝo ankaŭ estas tre popularaj. Tradiciaj pladoj de kvenko estas la ajoarriero, ellaborita surbaze de moruo kaj ajloj (en kiuj elstaras tiuj de Las Pedroñeras). La manĉa gazpaĉo sur sengista pano, pluraj ĉasviandoj, la paneroj, la calderneta, estas parto de la kvenka kuirarto kiu pleparte uzas viandon por siaj tradiciaj pladoj.

Karesmaj pladoj redakti

 
Botelo de resolio, la tipa likvoro de la urbo.

La protagonismo de la pladoj surbaze de viando malaperas en Kvenko kun la alveno de la Sankta Semajno. Dum tiu semajno La fabosupoj, kikersupoj kun moruo kaj spinacoj, la blankaj fazeoloj aŭ terpomoj, estas la precipaj pladoj kuirataj en tiuj tagoj dum kiu la tradicia kuirarto havas alian aspekton. La legomoj, kuirataj kun akvo kaj salo ankaŭ oftas. La trutoj, el riveroj kaj rojoj de Kvenko ankaŭ estas manĝataj anstataŭ viando dum la Sankta Semajno.

Dolĉaĵoj redakti

Dolĉaĵoj en Kvenko havas longan tradicion kaj ampleksan varion de diversaj dolĉaĵoj. Inter la dolĉaĵoj plej popularaj elstaras alajú, arabdevena dolĉaĵo ellaborita kun mielo, migdaloj kaj paneroj, kvankam ekzistas aliaj versioj de la sama dolĉaĵo kiu anstataŭigas la migdalojn per nuksoj aŭ figoj. Ankaŭ menciindas la toriĥoj ŝmiritaj kun lakto (ĉefe dum la Sankta Semajno), la biskvit-panetoj el cinamo, la oblatoj, la sekvinbera pano aŭ la frititaj kringoj.

Vinoj kaj likvoroj redakti

En ĉi tiu provinco oni produktas la vinon La Mancha, blankaj kaj ruĝaj estas same popularaj. Pli tipa trinkaĵo en Kvenko estas resolí, likvoro ellaborita per brando, cinamo, kafo, oranĝoŝelo kaj sukero.

Demografio redakti

Loĝantaro redakti

Laŭ la revizio de la municipa loĝant-registro de la Nacia Statistik-Instituto de Hispanio (2009), la loĝantaro de Kvenko estis ĉirkaŭ 55.866 personoj: 27.006 viroj kaj 28.860 inoj. La plejpulto de la loĝanto loĝis en la urbo Kvenko kaj la cetero en loĝlokoj disaj tra la tuta municipo, distribuitaj kiel sekve:[1]

Setlejoj kiuj formas la municipon de Cuenca
Loĝloko Loĝantoj Koordinatoj Distanco (km)
Colliga 77 40° 02′ 45″ N 2° 15′ 39″ O / 40.04583 °N, 2.26083 °O / 40.04583; 2.26083 (mapo) 11
La Melgosa 159 40° 01′ 33″ N 2° 05′ 46″ O / 40.02583 °N, 2.09611 °O / 40.02583; 2.09611 (mapo) 4,5
Mohorte 51 40° 00′ 32″ N 2° 3′ 47″ O / 40.00889 °N, 2.06306 °O / 40.00889; 2.06306 (mapo) 8
Nohales 150 40° 05′ 07″ N 2° 10′ 44″ O / 40.08528 °N, 2.17889 °O / 40.08528; 2.17889 (mapo) 3
Tondos 80 40° 09′ 47″ N 2° 12′ 02″ O / 40.16306 °N, 2.20056 °O / 40.16306; 2.20056 (mapo) 14
Valdecabras 84 40° 09′ 33″ N 2° 02′ 08″ O / 40.15917 °N, 2.03556 °O / 40.15917; 2.03556 (mapo) 16
Villanueva de los Escuderos 66 40° 02′ 29″ N 2° 18′ 07″ O / 40.04139 °N, 2.30194 °O / 40.04139; 2.30194 (mapo) 16
Kvenko 54.843 40° 04′ 18″ N 2° 08′ 02″ O / 40.07167 °N, 2.13389 °O / 40.07167; 2.13389 (mapo) -
Fontoj: NISE 2010 (datenoj de 2009), Google Earth

Ekonomio redakti

La ekonomio de Kvenko tradicie baziĝas sur la pluva agrikulturo (cerealoj, vitoj, ktp.) kaj en la arbara ekspluatado. En la lastaj jaroj turismo konsiderinde revigligis la ekonomian panoramon kiu suferis pro la konstanta elmigrado okazanta ekde la 1950-aj jaroj. Mlagraŭ tio, la Urbodomo havis ŝuldon de 70.383.000 eŭroj je la 31-a de decembro 2009, laŭ informo de la Ministerio de Ekonomio de Hispanio.

Politiko redakti

Kvenko estas regata de loka korporacio de magistratanoj elektitaj ĉiun kvaran jaron per universala voĉdonrajto kiu siavice elektas urbestron. La balot-censo konsistas el ĉiuj registritaj loĝantoj pli ol 18jaraĝaj kaj hispaniaj civitanoj kaj aliaj el Eŭropa Unio. Laŭ la leĝo pri la nombro de magistratanoj laŭ kvanto de loĝantoj, la Municipa Korporacio de Kvenko havas 25 magistratanojn. La nuna sidejo de la urbodomo situas ĉe la Ĉefa Placo. La municipo estas regata de la partio PSOE kiu havas 13 magistratanojn kaj 12 de PP.

Municipaj balotoj redakti

La sekvaj tabeloj montras la rezultojn de la municipaj balotoj okazintaj en 2003, 2007 kaj 2011.

Municipaj balotoj, 25-an de majo 2003
Partio Voĉdonoj % Skabenoj
PSOE 11353 44.54 % 11
PP 10135 39.76 % 9
IXC 2040 8 % 1
Municipaj balotoj, 27-an de majo 2007
Partio Voĉdonoj % Skabenoj
PP 12393 46.97 % 13
PSOE 10629 40.28 % 11
UM 1323 5.01 % 1
Municipaj balotoj, 22-an de majo 2011
Partio Voĉdonoj % Skabenoj
PSOE 12828 43.79 % 13
PP 12690 43.32 % 12

Transporto redakti

 
Ekiĝo de CM-2105, en la ravino de rivero Júcar.

Vojoj redakti

La urbo Kvenko, situanta ĉe la bordo de la Kvenka Montaro, ekde la antikvo estis strategia preterpasejo kaj ankoraŭ ĝi estas nodo de la transportiloj de la provinco.

Ŝoseoj por atingi Kvenkon
Aŭtovojo de Kastilio-Manĉo ligas la uron kun la A-3 ĉe Tarancón.
CU-11 Es el tramo de prolongación de la A-40 en el acceso a Cuenca.
N-320 Ligas La Gineta (Albaceto) kun Venturada (Madrida Regiono).
N-400 Ligas Kvenkon kun Toledo.
N-420 Ligas Kordovon kun Taragono.
CM-2105 Ligas Kenkon kun Huélamo.
CU-914 Ligas Kvenkon con Palomera.

Fervojo redakti

La Stacidomo de Kvenko inaŭguriĝis en 1883, kiam kompletiĝis la sekcio kiu ligis ĝin al Aranjuez kaj de tie, kun Madrido. En 1947 kompletiĝis la sekcio kiu ligis ĝin kun Requena kaj Valencio. Pro la alveno de altrapidaj trajnoj tiu linio estos verŝajne forigata laŭ la koncerna ministerio.

La nova stacidomo Cuenca Fernando Zóbel estas parto de la linio de altrapidaj trajnoj Madrid-Levante kaj ekfunkciis la 18-an de decembro 2010. Estinte la unua urbo de la linio ekde Madrido, ĝi estas ŝlosila enklavo kiu ligas la okcidenton kaj orienton de Hispanio.

Elstaraj kvenkanoj redakti

 
Alonso de Ojeda.
 
Andrés Hurtado de Mendoza.
 
García Hurtado de Mendoza.
  • Antonio Enríquez Gómez (1600 - 1663): dramaturgo, rakontisto kaj lirika poeto.
  • Cristóbal García Salmerón (c.1603 - c.1666): baroka pentristo.
  • Juan Bautista Martínez del Mazo (1605 - 1667): pentristo, bofilo de Velázquez.
  • José Torres Mena (1822 - 1879): politikisto kaj verkisto naskiĝinta en Albaceto. Li estis reprezentanto de la provinco Kvenko en la Kongreso de la Deputitoj flanke de la Liberala Radikala Partio de 1869 al 1873. Li publikigis la libron Kvankaj novaĵoj.
  • Andrés González-Blanco (1886 - 1924): Literatura kritikisto, romanverkisto kaj poeto.
  • Federico Muelas (1910 - 1974): poeto, ĵurnalisto kaj filmverkisto de la Generacio de 1936.
  • Fernando Zóbel (1924 - 1984): filipina pentristo, fondinto kune kun Gustavo Torner, de la Muzeo de Hispana Abstrakta Arto.
  • Gustavo Torner (1925 - ), pentristo, fondinto kune kun Fernando Zóbel, de la Muzeo de Hispana Abstrakta Muzeo.
  • José Luis Coll (1931 - 2007): humoristo kaj verkisto.
  • Mari Carmen (1945 - ): ventroparolisto.
  • Julio Sanz Vázquez (1965 - ): komponisto kaj artisto premiita de la Internacia Tribuno de Muziko Unesko en 1992.
  • José Luis Olivas (n. Motilla del Palancar, 13-an de oktobro de 1952), hispana politikisto de Partido Popular.


Ĝemeligitaj urboj redakti

Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 INE - Relación de unidades poblacionales
  2. http://whc.unesco.org/en/list/781
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-07-10. Alirita 2012-04-09.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-15. Alirita 2012-04-09.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-30. Alirita 2012-04-09.
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-30. Alirita 2012-04-09.
  7. http://palomatorrijos.blogspot.com.es/2010/12/el-arco-bezudo-cuenca.html
  8. http://turismo.cuenca.es/portal/lang__es-ES/tabid__9381/default.aspx
  9. libro:Cuenca ciudad|aŭtoro:José Andrés Prieto Prieto|jaro=2005|eldonejo=Fundación Turismo de Cuenca|ĉapitro=Monumentos|paĝo=12}}
  10. 10,0 10,1 Cuenca: Viviendo la ciudad / Living the city| eldonejo: Instituto de Promoción Turística de Castilla-La Mancha|jaro 2010
  11. http://www.cuencaysusemanasanta.es/
  12. 12,0 12,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-01. Alirita 2012-04-09.
  13. http://www.march.es/arte/cuenca/
  14. http://dialnet.unirioja.es/servlet/articulo?codigo=1070173
  15. (2000) Cuenca.
  16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-02-21. Alirita 2012-04-09.
  17. http://www.cervantesvirtual.com/obra/tesoro-de-monedas-rabes-descubierto-en-la-provincia-de-cuenca-0/
  18. http://www.arteguias.com/reconquistacristiana.htm
  19. http://mimarzgz.blogspot.com.es/2007/04/reconquista-de-aragon.html
  20. http://perseo.sabuco.com/historia/Taifa%20de%20Toledo.pdf
  21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-12. Alirita 2012-04-09.
  22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-29. Alirita 2012-06-29.
  23. http://www.arteguias.com/catedral/cuenca.htm
  24. http://www.cuenca.es/realidad_virtual/contenido/cuencaŜVIII/cuencaŜVIII.html[rompita ligilo]
  25. http://www.vocesdecuenca.com/frontend/voces/Represion-Y-Guerra-Civil-En-Cuenca-vn2944-vst113[rompita ligilo]
  26. http://www.eluniverso.com/2011/11/03/1/1447/crecimiento-cuenca-llega-zona-rural-vuelve-problema.html
  27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-11. Alirita 2012-04-09.
  28. http://www.eldiadecordoba.es/article/ocio/898901/luis/alberto/cuenca/apuesta/por/la/cultura/como/respuesta/caos.html
  29. http://www.abc.es/20101001/comunidad-castillalamancha/cuenca-2016-servido-para-20101001.html
  30. 30,0 30,1 30,2 Cuenca ciudad|José Andrés Prieto Prieto|jaro 2005|eldonejo Fundación Turismo de Cuenca|paĝoj 13-14}}
  31. Ibáñez Martínez, Pedro Miguel: Arquitectura y poder. Espacios emblemáticos del linaje Albornoz en la ciudad de Cuenca. Cuenca (Universidad de Castilla-La Mancha), 2003.
  32. Paseos por Cuenca|eldojeo: Ayuntamiento de Cuenca| jaro 2008|ĉapitro: Ruta de los Museos
  33. Paseos por Cuenca|eldonejo Ayuntamiento de Cuenca| jaro 2008|ĉapitro: Ruta del Paseo del Huécar
  34. Paseos por Cuenca|eldonanto Ayuntamiento de Cuenca| ĉap. Ruta de las Casonas o Palacios
  35. Paseos por Cuenca|eldonanto Ayuntamiento de Cuenca|ĉapitro Ruta de los Balcones del Júcar
  36. Cuenca ciudad| aŭtoro José Andrés Prieto Prieto| jaro 2005| eldonejo Fundación Turismo de Cuenca| ĉapitro: Monumentos: Las Casas Colgadas| paĝo 15
  37. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-05. Alirita 2012-04-09.
  38. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-02-13. Alirita 2012-04-09.
  39. http://www.turismocastillalamancha.com/arte-cultura/museos/cuenca/museo-de-arte-abstracto-espanol/
  40. http://www.fundacionantonioperez.es/
  41. http://pagina.jccm.es/museociencias/
  42. http://www.centroarsnatura.es/
  43. 43,0 43,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-06-07. Alirita 2012-04-09.
  44. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-16. Alirita 2012-04-09.
  45. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-05. Alirita 2012-04-09.
  46. http://www.espaciotorner.com/
  47. http://www.msscuenca.org/ Muzeo pri la Sankta Semajno en Kvenko

Eksteraj ligiloj redakti