JudejoJuda kvartalo estis urboparto en kiu laŭ leĝo la judoj devis loĝi. Pli amplekse ĉi termino estas uzata por ajna loko plejparte loĝata de la judoj.

Strato de la Malnova Judejo (hispane), en Segovio
La Plejgranda Templo–Sinagogo de Romo
Memorŝtono pri la deportado de la 16-a de oktobro 1943, Romo
La fiŝejo de strato ‘Portico d'Ottavia’ (1860). Tie la judaj virinoj rikoltis la restaĵojn de la venditaj fiŝoj por la “fiŝbuljono“, Romo.

Historio redakti

La judejoj naskiĝis komence kiel la rezulto de la netoleremo de la kristanoj kaj la deziro de judoj konservi la unuecon kaj la unikecon. La papo Paŭlo la 4-a kreis la unuan perleĝan judejon en Romo en la jaro 1555. Similaj judejoj estis kreitaj en la plejparto de Eŭropo dum la sekvaj jarcentoj. Kutime ili estis ĉirkaŭataj de murego kaj ĝiaj pordoj fermiĝis noktiĝinte. En multaj kazoj, la judoj estis devigitaj porti identigilon kiam ili eliris el la murigita kvartalo. La abolicio de tiu sistemo okazis pro la Franca Revolucio kaj la liberalaj movadoj de la 19-a jarcento. En 1870 la juda kvartalo de Romo, la lasta kiu restis en Eŭropo, estis malaperigita de la reĝo Viktoro Emanuelo la 2-a, reĝo de Italio.

La domoj de la judejoj kutime estis el briko, adobo kaj ligno. Siaflanke, la stratoj estis ŝonaj. Multfoje ili estis ĉirkaŭataj de palisaro, kaj dum la nokto ili estis fermataj kaj izoligita de la cetero de la urbo. Tio estis farita laŭ la ordonoj de lokaj aŭtoritatoj kiel sekurecrimedo. Tamen, la rabado al la judaj kvartaloj ofte okazis.

La tradicio enmeti judojn en apartaj kvartaloj permesis la reĝimoj de Nazia Germanio ĉefe dekomence post la invado de Pollando plifortigi kaj akrigi tiun enmeton kaj ties vivkondiĉojn cele al posta genocido.

Urboj kun famaj judejoj redakti

En Bosnio redakti

En Hispanio redakti

En Italio redakti

En Pollando redakti

Rilataj paĝoj redakti