Fungoscienco
Fungoscienco aŭ mikologio estas scienco pri fungoj, pri ilia taksonomio, morfologio, biologio, fiziologio, biogeografio, ilia rolo en la naturo kaj en la vivo de homoj.
Charles de l'Écluse, "Rariorum plantarum historia : Fungorum in Pannoniis observatorum brevia historia" (1601). En tiu libro aperis bildoj de 117 fungoj el okcidenta Hungario. La fungosciencisto Jean-Jacques Paulet proponis en 1795 la nomon «mikologio» (france mycologie), oni favoris ĉi-tiun nomon kontraŭ «fungologio» (france fungologie).
Fitopatologio estas grava fako de fungoscienco. Jam en la notoj de antikvaj popoloj (asiroj, babilonianoj, grekoj) kaj en skriboj de la judoj aperas mencio de malsaniĝo de plantoj, ĉefe de cerealoj. Ili tiam ne konis la fungon mem kiel damaĝulon, sed mallaŭdis la pli superajn fortojn, parte la malfavoran veteron.
19a JarcentoRedakti
Christian Hendrik Persoon (1761–1836), Lewis David von Schweinitz (1780–1834), Elias Magnus Fries (1794–1878) kaj Harald Othmar Lenz estis patroj de la nova fungoscienco.
Aliaj sciencistoj estis :
- Samuel Frederick Gray - Taksonomio
- Petter Adolph Karsten
- Joseph-Henri Léveillé - Taksonomio
- Lucien Quélet - Taksonomio
- Paul Kummer - Taksonomio
- Narcisse Théophile Patouillard - Taksonomio
- Edmond Tulasne - rusto-, karbo-, askofungoj
- Julius Oscar Brefeld
- Miles Joseph Berkeley - Biologio kaj ekologio
- Anton de Bary
- Pier Andrea Saccardo - Taksonomio
La verko de Anton de Bary Morphologie und Physiologie der Pilze, Flechten und Myxomyceten (1866) estas certe la unua libro de fungoscienco.
Fungoscienco de la 19a jarcento rolis grave en la institucio de la sciencaj nomoj.
20a JarcentoRedakti
Gravaj fungistoj estis:
- William Alphonso Murrill
- Hans Kniep
- Ernst Gäumann
- Rolf Singer
- Gustav Gassner
- Hans Burgeff - Mykorrhiza ĉe la Orchidaceae kaj la Ericaceae
- Roger Heim
- Kumagusu Minakata
- David Aurora
Dum la 20a jarcento, la studoj de la formoj de la askofruktoj, de la sporoj, la formado de la konidio kaj finfine DNA kriterioj (kun la inventaĵo de la PĈR) ebligis novan taksonomion.
21a JarcentoRedakti
En 2007, Hibbett kaj 66 aŭtoroj interalie Klaŭdo Roux [1] priskribis novan konsentan taksonomion.
FontojRedakti
Germana kaj franca vikipedio
Notoj kaj referencojRedakti
- ↑ A higher-level phylogenetic classification of the Fungi. In: Mycological research III 509-547