Kumagusu MINAKATA (japane 南方 熊楠 ; naskiĝis la 15-an de aprilo 1867 en Ŭakajama, mortis la 29-an de decembro 1941 en Tanabe) estis japana fungosciencisto.

Kumagusu Minakata
Persona informo
南方熊楠
Naskiĝo 15-an de aprilo 1867 (1867-04-15)
en Ŭakajama
Morto 29-an de decembro 1941 (1941-12-29) (74-jaraĝa)
en Tanabe
Etno japanoj vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Alma mater Miĉigana Ŝtata Universitato vd
Profesio
Okupo biologoverkisto • fungosciencisto • natursciencisto • mediprotektulo • folkloristo • botanikisto vd
Laborkampo natura historiobiologio • natural science • folkloro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La asteroido 6160 Minakata estis nomita en lia memoro.

Onidire li konis 18 lingvojn kaj estis nomata "piediranta enciklopedio". Imperiestro Shōwa ŝatis lin kaj eĉ kreis tankaon pri li:

  • "Ameni keburu Kamiŝimao mite, Kii-no-kunino umishi Minakata Kumagusuo omou" (Vidante la urbon Kamishima pluvetan, mi memoras Kumagusu Minakata-on naskiĝintan en Kii)

Lia labrometodo (aŭ ties manko), lia solema karaktero, lia drinkemo kaj genio malhelpis lian kongruon kun la scienca societo hegemonia kaj en Japanio kaj en Okcidento. Tiu malkonformema saĝulo dum siaj 74 jaroj de vivo nelaceble esploris sciaron. li veturis el sia nasĝigloka Ŭakaĝama al Usono, Kubo, Venezuelo, Haitio, Jamajko kaj Anglio, kie same li klopodis plisaĝuliĝi. Reveninte, li ne nur plue observis la naturon sed ankaŭ protektis ĝin kontraŭ detruaj homagadoj. Li defendis la arbarojn de la regiono Kumano, kie li nelace kolektis fungojn kaj insektojn. Krome li studis la interagadon inter spirito kaj la materia mondo. Por klopodi kompreni tion, li desegnis la mandalon Minakata kiu klarigis slian mondkoncepton pere de la interkonekkton de la okcidentaj sciencoj kaj la budhismo. Laŭ li la naturo, la homa spirito, la scienco kaj la ĉiutagaĵo tute kunestas kaj la mondo estas nur hazardaj konektoj.

Biografio redakti

Li estis strangula saĝulo kiu arigis sian sciaron pere de la observado, la legado (foje parkere), la verkado (foje kopiado) kaj la desegnado. Kiam li estis nur 7jaraĝa, li jam transkribis mane la enciklopedion Ŭakan Sansai Zue (105 volumenoj) kaj la libron de ilustraĵoj de la flaŭro Honzō kōmoku. Tiu distro daŭris jarkvinon. Lia patro, komerciisto profesie, sendis lin al bona lernejo ebla kaj poste al la Universitato de Tokio, sed li ne bone profitis el tia eduksistemo kaj simple preferis pasigis sian tempon en bibliotekoj, observante en la Parko Ueno (Tokio), en bestoĝardeno aŭ en botanika ĝardeno ol en klaso. Li neniam gradiĝis, sed nuntempe estas li kiu estas studita.

Decembre 1886 li enŝipiĝis en vaporŝipo kiam li estis nur 19jaraĝa por trairi la mondon kaj studi ĉion. Li alvenis al San Francisco kaj poste instaliĝis en Ĉikago, kie li publikigis libron pri la fungoj de Miĉigano. El tie li translokiĝis al Ann Arbor (Miĉigano), kie li malriĉege plukolektis specimenojn kaj esploris. Li faris en sia vivo kolekton de 14 000. Li korespondis kun kolektisto de fungoj kaj likenoj nome William W. Calkins, kiu kuraĝigis lin veni al Jacksonville (Florido). El tie li forveturis al Havano, Kubo, kaj el tie al Venezuelo, Haitio kaj Jamajko. En tiuj landoj li laboris kiel helpanto de dresisto de elefantoj en cirko, kio permesis lin kolekti fungojn kaj likenojn.

En 1892 li veturis al Liverpool, el kie al Londono. En la Brita Muzeo, ĉirkaŭita de libroj, artaĵoj kaj antikvaĵoj el Oriento kaj Okcidento, li trovis taŭgan laborejon; tie lia nomo kaj proponoj atingis renomon. Li publikigis artikolojn pri astronomio, biologio, zoologio, folkloro kaj mitoj en la revuoj Nature kaj Notes&Queries. Li malakceptis altsalajrajn postenojn por konservi sian liberecon esplori kaj ricevis vizitojn de gravuloj el Japanio kaj el aliaj landoj, dum li ankoraŭ pluhavis malriĉegan vivon. Pro tio li revenis en Japanion 14 jarojn post la ekveturo.

En 1904 li reinstaliĝis en Tanabe kaj edziĝis al Macue, filino de ŝintoisma pastro de tiea templo. Tiam la registaro klopodis ekregi ĉiujn sanktejojn el Japanio kun la celo organizi ilin kaj malpliigi ties kostojn. Kumagusu intervenis ĉar komprenis ke tio povus okazigi la detruon de temploj kaj la forhakado de la sanktaj arboj protektantaj ilin, kio malbonigos la pejzaĝon kaj la medion. Li aktivulis kampanjon por eviti tion. Tiele li savis antikvegajn cedrojn (800-jaraĝajn), kiuj ankoraŭ protektas la sanktejon de Cugizakura, en la religiema regiono Kumano, same kiel multajn aliajn arbarojn. Post la Unua Mondmilito la sanktejojn revenis al normaleco de si mem.

Kumagusu plupublikigis librojn, por vivteni sin kaj aĉeti la bezonatajn kuracilojn. Ankaŭ famiĝis li pli kaj pli etende. Li rilatia kun saĝuloj kaj gravuloj kiuj foje vizitis lin. Li eĉ renkontiĝis kun la japana imperiestro Hirohito en 1929, mem biologo kaj interesita pri fungoj, kiuj oficiale vizits la insulon Kaŝima, en la golfeto de Tanabe. Ili kunpromenis kaj Kumagusu donacis al li kolekton de 110 specimenoj de ŝlimaj ŝimoj. Post 30 jaroj, la geimperiestroj revizitis Ŭakajama kaj li verkis poeziaĵon pri Kumagusu supre kopiita.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Galo Martín Aparicio, El primer ecologista de Japón. Kumagusu Minakata, inconformista y erudito de principios del siglo XX, dedicó sus 74 años de vida a una incansable búsqueda de conocimiento sobre la relación entre la naturaleza y los seres humanos. El País, 11 NOV 2017 [1] Alirita la 11an de novembro 2017. (Fonto por la Biografio).