La Gineta [laĥiNEta] (La Genoto, pro kio videblas genoto super kastelturo en la blazono, eĉ se etimologio estas alia) estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Mancha Júcar-Centro en la nordo de la provinco, kaj en la parto Manĉo proksime de la limo kun la provinco Kvenko. Estas areo de 136,75 km² je 688 msm.

La Gineta
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02110
Demografio
Loĝantaro 2 611  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 7′ N, 2° 0′ U (mapo)39.1152257-1.9962065Koordinatoj: 39° 7′ N, 2° 0′ U (mapo) [+]
Alto 688 m [+]
Areo 136,75 km² (13 675 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Gineta (Hispanio)
La Gineta (Hispanio)
DEC
La Gineta
La Gineta
Situo de La Gineta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Gineta [+]
vdr
La Gineta en la Provinco Albaceto.

La Gineta havas 2 512 loĝantojn (2019) kun denseco de 17,97.

Geografio redakti

Ĝi estas norde de la provinco, en la metropola areo de Albacete, je 19 km de la provinca ĉefurbo, apud la Aŭtoŝoseo de Alikanto (A-31).

La Gineta estas proksime de la iama fluejo de la rivero Júcar, sude de la kurbo de 90° de tiu rivero formita per antikva kaptokubuto per kiu, anstataŭ sekvi al Atlantiko (laŭ la rivero Gvadiano), devojiĝis al Mediteraneo. La antikva valo de Júcar videblas el la Aŭtoŝoseo de Alikanto (A-31) ĉar, spite sian larĝon, ne prezentas videblan akvofluejon en la fundo. Tiu fenomeno okazis pro preskaŭ nula deklivo de la zono: la parto de La Mancha konata kiel La Manchuela suferis dronon antaŭ preskaŭ 100 milionoj da jaroj, formante lagan basenon dum la Terciaro, de kiu aktuale restas nur kelkaj sallagetoj. Kaj la kaptokubuto al Mediteraneo formiĝis antaŭ preskaŭ du milionoj da jaroj.[1]

Demografio redakti

En la 1950-aj jaroj kaj postaj estis forta elmigrado, ĉefe al Valencilando, Katalunio kaj Madrido, ekde la komenco de la 21a jarcento evidentas ioma reveno de personoj kiuj deziras setliĝi en la loko de kiu oni elmigris. Krome estas novaj loĝantoj altiritaj per laboraj tialoj.

Ekonomio redakti

 
Trajnstacio de La Gineta.

La bazo de la agrikulturo estis kultivoj sen irigacio (iam estis famaj la lentoj de La Gineta) kaj ankaŭ de etenda irigacio (karakteraj cirkloj irigaciitaj per aspergo por produktado de cerealoj kaj aliaj kultivoj). Poste oni instalis ekde la dua duono de la 20a jarcento industrio de Juan García Rausell por la fabrikado de seĝoj, dekomence la tipaj seĝoj el normala ligno kaj sidiloj el tifao. Poste, aliaj atelieroj diversigis la produktadon inkludante meblojn pli prilaboritajn.

Estas industriaj zonoj (Torobizco kaj Garysol), helpite de la privilegia situo de la municipo apud gravaj komunikvojoj, kiel la Aŭtoŝoseo de Alikanto (A-31) kaj la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Vidindaĵoj redakti

  • Preĝejo de Sankta Marteno de komenco de la 16a jarcento.
  • Ĉefa placo kaj urbodomo.
  • Blazonhavaj domegoj.
  • Jakoba Vojo.

Referencoj redakti

  1. Cosme Morillo. Guía y Mapa de la Naturaleza de España. Madrid: Grupo Anaya, 2000, pp. 115-116

Vidu ankaŭ redakti