La genoto[1] (Genetta genetta) estas specio de mamulo karnovora de la familio de la viverredoj, unu el la du troveblaj aktuale en Eŭropo, kune kun la ikneŭmono. Ĝi loĝas en Iberio, la Balearoj kaj Francio kaj ŝajne etendiĝas aktuale al nordo kaj oriento de la kontinento. Ĝi troviĝas ankaŭ en Mezoriento kaj tuta Afriko, escepte pri la dezertaj zonoj. Oni supozas, ke ties esto en Eŭropo estas relative ĵusa kaj ke ĝi estis enmetita de homoj nevolonte, ĉu kiel maskoto kiu poste sovaĝiĝis aŭ simple kiel ŝtelveturanto per ŝipo el kiuj ĉiam trapasis la Ĝibraltaran Markolon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Genoto
Genoto
Genoto
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Viverredoj Viverridae
Genro: Genotoj Genetta
Specio: G. genetta
Genetta genetta
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
{{{specioj de subdivizio}}}

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Devenoj kaj de la nomo kaj de la besto redakti

Kelkaj fakuloj sugestis, ke la vorto “geneto” povus deveni el la arabdevena hispana vorto “jinete” (rajdanto”, el zenete), ĉar islamaj ĉevaliroj dum la Reconquista ornamis siajn selojn per haŭtoj de tiu animalo, kaj pro tio kaj la nomo kaj la besto estus alveninta eŭropen dum la araba konkero de Hispanio en la 8-a jarcento. Tamen tiun teorion aktuale ne multe oni konsideras kaj oni supozas, ke la enmeto de tiu besto estis pli frua. Oni scias, ke la romianoj havis genetojn kiel maskotoj en siaj domoj, antaŭ la importado de la hejmaj katoj el Egiptio, kaj ke en la epoko de Aŭgusto Cezaro oni enmetis en Balearoj misteran animalon laŭ la nomo de ictis por finigi la plagon de kunikloj sovaĝaj kiuj tiam infestis la insularon. Ĉar katoj neniam ricevis tiun nomon kaj en Balearoj ne ekzistas spuroj de la ikneŭmono aŭ de aliaj mungotedoj, tiu animalo nur povis esti la geneto aŭ alikaze, iu specio de Marteso.

Priskribo redakti

Laŭ aspekto la geneto similas al kato iom pli longa kun flaveca al grizeca haŭto makulita el nigraj markoj en la korpo kaj ringoj en la vosto. Tie la haŭthararo estas pli longa kaj utilas kiel balancilo en saltoj kaj persekutado. La korpo atingas 55-60 cm, longeco kiun povas egali aŭ eĉ superi la vosto, kiu povas longi eĉ 1 m ekde la kapo al la vostopinto. La alto ĉe gambokruco estas de 20 cm, kaj la pezo varias inter 1'2 kaj 2'5 kg. Ĝi havas konusforman kapon kiu maldikiĝas je la muzelo. La grandaj okuloj helbrunaj estas enmarkitaj de blankaj makuloj kiuj kontrastas kun nigra zono kiu ĉirkaŭas la bazon de la muzelo. Ĝi havas longajn lipharojn ege sensivajn ambaŭflanke de la muzelo. La oreloj estas grandaj kaj erektaj, iom rondoformaj pinte. La korpo estas longeca kaj elasta kun antaŭaj gamboj pli mallongaj kontraste kun la malantaŭaj kiuj estas pli longaj kaj fortaj; tiuj faciligas la grimpan kuitmaron de tiu animalo. La piedoj estas rondoformaj kun duonreireblaj ungoj.

Habitato kaj kutimaro redakti

Ili loĝas ĝenerale en arbaroj, sed ili povas adaptiĝi al herbejo, kaj grimpas ege lerte. Ili adaptiĝas facile al ĉiu tipo de medio danke al sia malmulta specialigo. La eŭropaj populacioj ŝajne disvolvigas iom post iom reziston al malvarmo.

La genetoj estas noktaj predantoj kiuj vivas kaj ĉasas solece, kvankam akceptas eston de aliaj individuoj de ĝia sama specio proksime. Foje inoj kunlaboras en ĉasado kun ties preskaŭplenkreskaj idoj aŭ iu masklo.

En la nordo de Afriko oni enhejmigas ilin regule en kelkaj ruraj zonoj, kie, same kiel katoj, liberigas la farmojn el etaj animaloj. Ili estas mordemaj bestoj kaj pro tio la enhejmigitaj ekzempleroj devas esti zorgitaj sinzorge, ĉar ili iĝas pli kaj pli danĝeraj laŭ la aĝo.

Nutrado redakti

Tiu specio estas ĉefe predanta kaj karnovora kaj ties ĉefaj predoj estas insektoj, malgrandaj mamuloj, lacertoj kaj birdoj; foje ili manĝas ankaŭ fruktojn, ĉefe figojn kaj arbarfruktojn (rubusoj, beroj, naturpomoj ktp.). La inoj naskas 2 aŭ 3 idojn ĉiun naskaron en arbotruo, kiuj plenkreskiĝas post unu jaro. En libero ili vivas ĉirkaŭ 10 jaroj, sed en kaptiveco ili povas atingi 20. Ili ne havas verajn predantojn, kvankam foje ili povas esti ĉasataj de iu granda rabobirdo aŭ de homoj, spite protekton en eŭropaj kaj aliaj landoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti