La rivero Júcar [ĥUkar] estas rivero de la Iberia Duoninsulo, situa oriente de Hispanio. Ĝi havas longon de 497,5 km, kaj trapasas la provincojn de Cuenca, Albacete kaj Valencio, kaj marenfluas en la Mediteraneo.

Júcar
rivero
Bazaj informoj
Longeco 509 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Kvenko
vdr
Situo de la Rivero Júcar en Hispanio
Rivero Júcar el rigardejo El Ventano del Diablo (La Fenestro de la Diablo, provinco de Cuenca).
Rivero Júcar trapasanta la provincan ĉefurbon Cuenca.
Marenfluo de la rivero Júcar. Videblas parto de la urbo de Cullera dekstre, kaj ties kastelo maldekstre.

Ekfluo redakti

Ĝi ekfluas je 1.700 msm, en la suda flanko de la monteto San Felipe en la loko konata kiel Ojos de Valdeminguete kaj proksime de la ekfluejo de la riveroj Cuervo, Guadalaviar-Turia, Cabriel kaj la propra Taĵo, en la Iberia Sistemo. La ĉefaj montaroj de la zono lima inter Cuenca kaj Teruel, ĉefe, la Universalaj Montoj, konstituas la ĉefan dividejon de akvaj basenaroj inter la riveroj de la Atlantiko kaj tiuj kiuj fluas al Mediteraneo inklude la basenon de la rivero Ebro pro la elfluo de la rivero Jiloca en la subgrundo de la altebenaĵoj de Pozondón (norde de la Universalaj Montoj).

Supra fluado redakti

En la alta fluejo, la rivero Júcar trapasas la montajn terenojn de Cuenca laŭ direkto nordo-suden en zono de averaĝaj precipitaĵoj super 800 mm jare pro kio akiras absolutan akvokvanton en Cuenca de 11,25 m³/s kaj relativan de 11,43 l/s/k². En tiu areo abundas formoj kiaj kanjonoj, gorĝoj, ravinoj kaj eroziaj pejzaĝoj de kalkaj terenoj. Antaŭ alveni al Ventano del Diablo ricevas sian alfluanton, la rivero Uña, dekstre, kiu formas lageton tuj antaŭ la enfluo, ĉar reprenas siajn akvojn la diglago kiu formiĝas en la dekstra bordo de Júcar. Estas ege tipa ankaŭ la rivera pejzaĝo en la urbo de Cuenca, kiu formas kanjonon sur kies ravinoj troviĝas famaj Pendodomoj (erare Casas Colgadas).

Meza fluado redakti

Ĉe tiu ĉi rivero ne estas tiom facile diferencigi la tri tipajn partojn de rivero. Tiele ĉe la kazo Júcar, la elirejo al la vala ebenaĵo kiun formas la valencia komarko de La Ribera devenas el ege kruta zono, kie la rivero fluas kanjone kaj tiu vala ebenaĵo konstituas malgrandan zonon. Tiele la rivero Júcar estas konsiderebla kiel rivero kiu prezentas ĝenerale du partojn: nome unuan montaran (aŭ pli precize altebenaĵa) kaj duan ebenan. Rezume la meza fluejo de Júcar estus situanta inter Villalba de la Sierra (ĉe la fama rigardejo Ventano del Diablo) kaj la Akvorezervejo de Tous (84 msm) komence de La Ribera kiu jam formas parton de la malsupra fluado.

Tamen tiu etenda meza parto de Júcar ne estas komplete unuforma, ĉar prezentas erojn kie ĝi formas trankvilajn meandrojn kaj aliajn pli deklivajn zonojn, kie ĝi kanjoniĝas profunde, kiel ĉe Alarcón. Precize ties akvorezervejo reprenas la akvojn de Júcar laŭlonge de pli da 40 km, kio havigas ideon de malalta deklivo tiuaree. De tie ĝi turniĝas denove suden, kie komencas la granda kurbo orienten por eliri el la regiono de La Mancha.

Tiele en la Mancha (pli precize en la areo konata kiel La Manchuela, Manĉeto), Júcar faras arkon de ĉirkaŭ 90º kaj ŝanĝas direkton al oriento, kiel rezulto de antikva kapta fenomeno kun nombraj kanjonaj meandroj (Hoz del Júcar, kun ravinoj de ĉirkaŭ 150 m altaj, inter Jorquera kaj Alcalá del Júcar), malfermaj en speco de nekruta faldejo kiu formis origine la dividon de akvoj inter la atlantika kaj la mediteranea basenaroj; tie la absoluta akvokvanto malpliiĝas pro uzado de ties akvoj (por la transfluejo Taĵo - Segura) kaj malpli da pluvokvanto. Tuj poste ĝi rekanjoniĝas en tektona deprezio de nordo suden kie kuŝas la nacia ŝoseo N-330 kaj la termika kaj atoma centralo de Cofrentes, kaj poste ricevas sian plej gravan alfluanton Cabriel kaj ties akvoj estas reprenataj de la Akvorezervejo de Embarcaderos, post kio denove rekanjoniĝas al montareto Caroche, per kanjono ĉirkaŭ 350 m alta, inter Cortes de Pallás kaj Albéitar. Poste estas la Akvorezervejo de Tous, je ĉirkaŭ 84 m super marnivelo, el kiu oni eniras en la aluvia altebenaĵo de la Ribera.

Malsupra fluado redakti

Post trapasi la montaran areon Caroche kaj eliri el la Akvorezervejo de Tous, la rivero akiras sian maksimuman akvokvanton en Sumacárcel, kun 49,22 m³/s kaj 2,75 l/s/k²; tie en Masía de Mompó la rivero eniras en ebenaĵon post trapasi la kanjonojn kaj gorĝojn kie situas la Akvorezervejo de Tous, kaj el tiam ties akvonivelo malpliiĝas pro intensiva uzado de ties akvo por irigacio en La Ribera. Tiu areo estas plej loĝata, kaj riĉa pro agrikulturo el la tuta fluejo.

Tie troviĝas gravaj urboj, kiaj Karkagento, Alciro, Algemesio, Sŭeko kaj Kujero, jam en la marenfluo. Tie ofte okazas inundoj. Post totala flulongo de 497,5 km marenfluas ĉe Cullera (Valencio), post utili kiel sporta haveno por centoj de ŝipoj kaj boatoj, videbla el la kastelo.

Tiu fina parto de la rivero Júcar estas zono kie oni produktas ĉefe oranĝojn (Vicente Blasco Ibáñez priskribas ege arte la zonon en sia fama romano Entre naranjos (Inter oranĝarboj)) kaj ankaŭ rizon, jam en la Ribera Baja (malsupra parto de la komarko), laŭlonge de irigaciaj kanaletoj kiuj el la riveroj kondukas al la areo de la Albufera.

Alfluantoj redakti

Vidu ankaŭ redakti