Cullera [kuJEra, en Esperanto Kujero] estas hispana municipo, en la provinco Valencio (provinco), en Valencilando kie hispana lingvovarianto (la valencia) dominas[1], situante en la komarko de Ribera Baja.

Cullera
municipo en Hispanio • municipo de Valencilando

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 46400 • 46408
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23 753  (2023) [+]
Loĝdenso 442 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 10′ N, 0° 15′ U (mapo)39.1659862-0.25266909999999Koordinatoj: 39° 10′ N, 0° 15′ U (mapo) [+]
Alto 2 m [+]
Areo 53,8 km² (5 380 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cullera (Hispanio)
Cullera (Hispanio)
DEC
Cullera
Cullera
Situo de Cullera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cullera [+]
vdr
Ribera Baja Valencia, administra subsekcio inter la provinco Valencio kaj la diversaj komunumoj.

Laŭ la censo de la jaro 2017, ĝi havas 21.999 loĝantojn[2]. Ĝi estas tre populara, marborda ferio-loko.

La municipo Cullera situas je 38 km sude de Valencio, ĉirkaŭ la "Monto de Oro" en la apudeco de la Mediteraneo.

La rivero Júcar provizas la rizokampojn ĉirkaŭ Cullera pere de reto de avkigaj kanaloj kiuj kreas densan ĝardenpejzaĝon tra la urbo.

Ĝia klimato estas seka varm-mediteranea kun jaraj temperaturoj kiuj superas la 17  °C. En ĝi abundas legomĝardenoj, oranĝkampoj, rizkampoj, olivarbaroj kaj frukt-arboj. Antaŭ ĝia marbordo troviĝas roko nomata Peñeta del Moro.

Historio redakti

 

La urbo estis loĝata jam de antaŭ pli ol 25 mil jaroj, laŭ eltrovaĵoj el la Malfrua Paleolitiko kiujn oni eltrovis en la Groto de la Vulkano. Multaj lokoj de la municipo venas el la Neolitiko kaj la Bronzepoko.

Jarcentojn poste, dum la islama periodo, la loĝloko eknomiĝis Colla-Aeria (Alta pinto), de kiu devenas la nomo Cullera. Estis en tiu ĉi epoko kiam la loĝloko ekhavis grandan transformiĝon kaj ekonomia kaj socia.

Ekde la 1960-aj jaroj, Cullera travivis grandan kreskon, ĉefe pro siaj strandoj kaj milda klimato, allogante turistojn el tuta Hispanio kaj ankaŭ internacie.

Transporto redakti

 
Stacidomo de Cullera (hispane : Estación de ferrocarril)

Estas fervoja stacio en Cullera.

Cullera troviĝas je 40 km de la internacia flughaveno de Valencio, poste per la tiea subtera trajno al la centra fervoja stacio de Valencio (20 minutojn), kaj de tie ĉiu dekkvinminute aŭ ĉiu duonhore, depende de la tagoparto, estas rekta trajno al Cullera (34 minutojn).

La flughaveno de Alicante (valencia : AlakantAlakanto) estas je 150 km de Cullera. Ĉiuj 30 minutoj, la hispana interurba fervoja-reto nomata Cercanías iras al Valencio kaj al Gandia.

Aŭtovoje (inter Valencio kaj Alicante) pere de la AP-7 (elirejo Favara-59) aŭ pere de la marborda vojo N332. De Madrido al Cullera pere de la A-3.

Festoj redakti

Festo de Sankta Antonio Abad: la 17-an de januaro

Fallas: de la 16-a (La Plantà) ĝis la 19-a de marto (La Cremà)

Granda urba festivalo en honoro al la Madono de Cullera (La fiesta del Virgin) : de sabato post Pasko ĝis dimanĉo de la sekva semajno

Biera Festivalo : dum la unua duono de julio

Pilgrimado rilate al Sants de la Pedra : fine de julio

Tago de la Valencia Komunumo (Valencilando) : la 9-an de oktobro

Sankta Semajno (hispane : Semana Santa)

Turismo redakti

 
Fortikaĵo de Cullera kaj la kruca vojo al la monto Kalvario.

Vidindaĵoj redakti

Fortikaĵo de Cullera (vidu foton

Torre de la Reina Mora aŭ Turo de la Maŭra Reĝino (muzea turo)

Torre del Marenyet aŭ Turo de Marenyet (muzea turo)

Mercadillo aŭ la merkato ĉiu ĵaŭdo de la semajno

Ca la Vila aŭ la urbodomo (el 1781)

Casa de la Enseñanza kiu estis unu el la plej fruaj publikaj lernejoj en Hispanio

Iglesia de los Santos Juanes, preĝejo

Santuario de la Virgen del Castillo, sanktejo

Kruca vojo al la monto de Kalvario sur kiu estas sanktejo, alirebla de Calle Calvarios (strato Calvarios) en proksimeco de la merkato (hispane ; mercadillo)

Nombro de ĉapeloj de ermitoj (Santa Ana, Abdón, Santa Marta, Sant Llorenç, San Vicente Ferrer kaj Navarros)

Muzeoj redakti

Muzeo pri historio kaj arkeologio

Muzeo Fallas (tema muzeo)

Muzeo pri rizo (tema Muzeo)

La Muzeo pri la kaverno de Dragut

Strandoj redakti

Cullera havas 15 km da strandoj kaj klifoj, inkluzive de naturista strando, dunostrando kaj du strandoj rezervitaj al handikapuloj.

 
Sunsubiro en Bahía de Cullera.

Cullera kaj Esperanto redakti

La 74-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en Kujero de la 1a ĝis la 3a de majo 2015.

Intensaj kursoj de Esperanto (fare de Denis Keefe) en aprilo 2019 kaj perfektiga kurso laŭ la BEK-modelo [3][4] kun turismado en majo 2019.

Ĝemeliĝo redakti

Partneraj urboj de Cullera estas :

En Germanio : Jever

En Francio :

Ouroux-en-Morvan, Le Bourget (Seine-Saint-Denis)

En Rusio :

Syktyvkar

Eksteraj ligiloj redakti

(hispana, valencia) Oficiala retejo de Cullera

Referencoj redakti

  1. (dulingva) Presidencia de la generalitat, Llei 4/1983, de 23 de novembre, d 'ús i en· senyament del valencia (pdf)
  2. (es) Cifras oficiales de población resultantes de la revisión del Padrón municipal a 1 de enero. statistikoj de la Instituto Nacional de Estadística
  3. BEK-kursolibro Arkivigite je 2019-02-12 per la retarkivo Wayback Machine kiu konsistas el 5 volumoj kun multaj ekzercoj, aplikeblaj prefere per miksaj lingvoinstruaj metodoj adaptataj al la nivelo de la lernogrupo.
  4. BEK-kurso : klarigo