Internacia Naturista Organizo Esperantista

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Internacia Naturista Organizo Esperantista (INOE) estas esperantista faka asocio pri nudismo. La asocio kunlaboras kun la Universala Esperanto-Asocio kaj rilatas kun la Internacia Naturista Federacio.

Internacia Naturista Organizo Esperantista
Prezidanto Thierry Spanjaard (Francio)
Estrarano Jerzy Czarnohorski (Pollando)
Estrarano
Sekretario Rosy Inaudi (Francio)
Kasisto Jozefo Nemeth (Hungario)
Membroj 50 (2018)
vdr

Revuo Naturista Vivo redakti

Naturista Vivo estas la esperantlingva kolore ilustrita fakrevueto, eldonata ekde la jaro 1960 kaj iniciatita de la dan-usona fotisto Leif Heilberg. Naturista Vivo publikiĝas kvarfoje jare, en formato A5 kaj ampleksas po 16 paĝoj. Ekde la jaro 1999 redaktas ĝin la hungara esperantisto Jozefo Nemeth.

Oni povas aboni Naturistan Vivon (aŭ peti provekzempleron) ĉe la redaktoro/kasisto Jozefo Nemeth (naturista.vivo@gmail.com). Baza abonkotizo estas €15,—.

Ankaŭ vidu redakti

Eksteraj ligiloj redakti