La Pendodomoj (hispane Casas Colgadas), ankaŭ konataj kiel Flugantaj Domoj, Domoj de la Reĝo kaj erare Pendantaj Domoj (hispane Casas Colgantes), estas aro de civilaj konstruaĵoj situantaj en Kvenko. En la pasinto oftis tiuj konstruaĵoj ĉe la bordo orienta de la urbo, kiu staras antaŭ profunda valo de la rivero Huécar, kvankam nuntempe restas nur kelkaj. El ĉiuj pendodomoj, pli famas aro de tri domoj apudaj kun balkonoj el ligno.

La Pendodomoj

El nekonata origino, ekzistas informo pri ili en la 15-a jarcento. Laŭlonge de ĝia historio okazis pluraj reformoj, plej lasta okazante dum la 1920-aj jaroj.

La pendodomoj estis uzataj kiel privataj domoj kaj urbodomo, kvankam nuntempe ili gastigas restoracion kaj la Muzeon de Hispana Abstrakta Arto, de Kvenko.