Fengŝuo

orient-Azia sistemo de geomancio

Ventakviko aŭ angle Feng Shui, ĉina pinjine: fēngshǔi, siavice el fēng [vento] kaj shǔi [akvo]) estas pseŭdosciencoarto esplori, konstati kaj klarigi la topografian (mal)bonecon kaj (ne)taŭgecon de loko por konstruado de loĝejo(j) por homoj aŭ tombejo por mortintoj. Ĝi iel similas al geomancio.

Fēngshuǐ en simpligita ĉina.
La cirklo de la kvin naturpotencoj: ligno, fajro, tero, metalo kaj akvo
"Wu xing": la kreo-ciklo (nigraj sagoj) kaj la detruo-ciklo (blankaj sagoj)
La fengŝuo-kompaso uzata en la ĉina geomancio por planado de domoj kaj tomboj. En ĝi montrate estas ne "nordo" sed "sudo" kaj la ok trigramoj (bagua)

Lingva noto rilate al vento kaj akvo (ventakviko) redakti

En la ĉina romano, kiu rakontas la aventurojn de cent ok famaj ĉinaj geherooj: "Ĉe akvorando", unua volumo, p. 547, la tradukinto Laŭlum (esperantisto kaj verkisto) difinas fengŝuon, tamen esperantigas ĝin per la kunmeto "vento-akvo": "Li petis tranokti en mia domo kaj asertis, ke li lertas pri juĝo de Jino-Jango kaj vento-akvo".

En Esperantujo oni uzas ankaŭ la formon ventakviko.

Kvankam en la angla kaj hispana lingvoj oni emas uzi nuntempe la formojn fengshuifeng shui, oni ankaŭ tradukas la ideon respektive per geomancy kaj geomancia. Oni tamen ne konfuzu fengŝuon kun la aŭgur-arto geomancio.

La principo de kvin natur-potencoj redakti

La principo de kvin naturpotencoj (natur-elementoj) estas la fundamenta principo de fengŝuo. Jen la naturpotencoj: ligno, fajro, tero, metalo kaj akvo.

La menciitaj naturpotencoj rilatas al la ekzakte ĉina kompreno de tiuj naturpotencoj. La koncernaj vortoj kaj la "okcidenta" kompreno de ilia signifo estas la granda eraro, tial necesa estas la aparta "ĉina" priskribo kaj klarigo de ĉiu el la naturpotncoj. Iufoje oni nomas la jenaj naturpotencoj: akvo, vento, tero, fajro kaj aero.

Jino-jango redakti

el la Qingyanggong-Templo, en Ĉengduo (Ĉinio)]]

Jino-Jango (ankaŭ jino kaj jango) estas malnovega ĉina koncepto el la daŭismo por du samtempe komplementaj kaj kontraŭaj povoj kiuj konstante ŝanĝiĝas. 'Jino' (ĉina por "luno" aŭ la principo de mallumo) reprezentus la inan, la teron, la negativan, pasivan kaj kontraktas. 'jango' (ĉina por "suno" - aŭ la principo hela) reprezentus la viran, la ĉielon, la energion, la pozitivon, la dinamikan, la varmecon, kiu produktas, movigas kaj ekspansias. Kune jino kaj jango formas la vivenergion Chi, kiu trakuras la korpon pere de meridianoj (energilinioj). Kiam jino kaj jango estas en harmonio oni estas sana.

Bagua redakti

La fundamento de la planado en fengŝuo estas tn. reto de bagua. Tio estas la okedro dividita je 8 la samaj partoj. Ĉia parto prezentas alian sferon de la vivo.

Tio estas: kariero, scio, familio/sano, riĉeco, famo ka la ŝtupo, edzeco, infanoj, helpemaj homoj. Al ĉiu parto estas destinitaj la secialaj simboloj, kiuj plifortigas tiujn sferojn de la vivo. La harmonion kaj la plibonigon de la vivstato oni povas pere de la aranĝo de la domo laŭ la reto de bagua. Surmetante la planon de la domo sur la folion de papero, kaj enkadrante ĝin en la kvadraton aŭ ortangulon, kaj sekve sur tion ni metu la reton de Bagua. La enirejo de la domo devas esti en la parto 1a, 6a aŭ 8a. La moderna

Tajĝio redakti

Tajĝio - ĉine 太極 - estas nomo por la plej alta principo en la ĉina filozofio; ĝi estas uzata precipe en la daŭsimo kaj la konfuceismo. En la taismo ĝi estas la esprimo por la poluseco de jino kaj jango.

Fengŝuo kaj Esperanto redakti

En Pollando tre konata en la promociado de fengŝuo estas Grażyna Antonina Trześniowska el Poznano, dum la studentaj jaroj ŝi estis aktiva esperantistino kiu partoprenis en landaj kaj internaciaj Esperanto-aranĝoj en Bydgoszcz kaj en Budapeŝto. Jen la Jutubo-filmo pri ŝia vernisaĝo en la hindia restoracio en Poznano ligita kun fengŝuo kaj ŝia pentroarto[1].

Eksteraj ligiloj redakti

Retejo de Ventakviko senlima[rompita ligilo]

Pri ventakviko (=fengŝuo)[rompita ligilo]

Dosiero:风水
La simpligita skribo
Dosiero:風水
La tradicia skribo
Dosiero:Fēng shuǐ
La transskribo en la Pinjino (hànyǔ pīnyīn)

Referencoj redakti