Geomancio
aŭgurado per teraj markoj
Geomancio (de la greka geo = tero, manteia = aŭgurado, vidu ankaŭ mantike, de la greka mantia, arto de la viziulo) estas aŭgura arto aŭ tekniko, konsistanta en divenado per interpretado de la figuroj, estigitaj de manpleno da polvo, sablo ks, ĵetita sur tablon.
Helpe de sensitiveco por la naturo kaj ĝiaj energioj geomantistoj klopodas laŭ bezono transformi, resanigi aŭ aktivigi ilin[1].
Oni ne konfuzu ĝin kun fengŝuo (esperanto: ventakviko).
Vidu ankaŭRedakti
I Ching (Libro de ŝanĝiĝoj)
Eksteraj ligilojRedakti
(germane) Qi Mag Instituto
ReferencojRedakti
- ↑ (germane) Dr. Lim, Tao Geomantie