Ventoparko

(Alidirektita el Ventocentralo)

Ventoparko (aŭ ventocentralo) estas tia centralo, kiu produktas elektran kurenton helpe de vento. Ĝi estas aro da ventogeneratoroj, kiuj iomete similas al ventomuelejo. La plej ĉefa avantaĝo estas, ke ĝi profitsas energifonton neelĉerpebla (vento) kontraste kun la tradiciaj energifontoj (karbo, nafto ktp) kiuj krom la problemoj pri poluo iam elĉerpus.

Serio da ventelektrigiloj en Danio
Ventoparko en Roscoe (Okcidenta Teksaso)

Ventogeneratoroj (averaĝe 120 m-ojn altaj) funkcias ĝenerale sur kampo, sed kelkaj funkcias ankaŭ sur maro. Ili funkcias ekde fine de la 20-a jarcento. La tie produktita energio estas medioamika. Oni profitas ilin tie, kie laŭeble longdaŭre ventas. Ventogeneratoro ĉiam aŭtomate sekvas direkton de la vento. Malofte sur pinto de la generatoro ankaŭ elvidejo troviĝas.

Oni markas ofte du malavantaĝojn en ties rilato kun la medio. Unuflanke, se estas homaj setlejoj proksime, la konstantega bruo povas ĝeni kaj kaŭzi mensajn malsanojn. Duaflanke la rapida frapo de la helicalo povas (kaj fakte ofte okazas) vundi aŭ mortigi birdojn, kio kaze de endanĝeritaj specioj (migrantaj birdoj) aŭ de grandaj specioj (reĝaj agloj) povas rezulti katastrofa.

Vidu ankaŭ redakti