Sky Bridge 721
Sky Bridge 721 (tradukata kiel Ĉiela ponto 721[1]) estas pendoponto en masivo de Králický Sněžník en parto Velká Morava de municipo Dolní Morava en distrikto Ústí nad Orlicí en Regiono Pardubice en Ĉeĥio. Ĝi kondukas de kabano Slaměnka en Velká Morava en selo sub montopinto de Slamník trans valo Mlýnské údolí kun Mlýnský potok al montodorso de Chlum. La ponto estas en trafiko ekde la 13-a de majo 2022, nome unudirekte kiel allogaĵo por enirpaĝo en centoj da kronoj por persono kaj surbaze de rezervado laŭ kapacito laŭ tempoperiodoj.
Sky Bridge 721 | |
ponto | |
Ponto Sky Bridge 721
| |
Oficiala nomo: Sky Bridge 721 | |
Kromnomo: Ĉiela ponto 721 | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí |
Municipo | Velká Morava |
Historia regiono | Moravio |
Montaro | Králický Sněžník |
Transporto | piedirantoj |
Transpontigas | Mlýnský potok |
Situo | Sky Bridge 721 |
- koordinatoj | 50° 08′ 56″ N 16° 50′ 13″ O / 50.14889 °N, 16.83694 °O (mapo) |
Longo | 721 m |
Larĝo | 1,2 m |
Malfermo | 2022 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Tipo de ponto | Pendoponto |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Sky Bridge 721 | |
Retpaĝo: eshop | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Priskribo
redaktiLa longo de la ponto estas 721 m. En la tempo de sia malfermo en majo de 2022 ĝi estis indikata kiel la plej longa pendoponto en la mondo aŭ kiel la plej longa pendoponto por piedirantoj. Antaŭan rekordon en la longeco de pendoponto por piedirantoj (516 m) tenis ponto Arouca 516 en Portugalio.
La alteco de la ponto super la fundo de la valo estas 95 metroj, supermara alteco 1110–1116 metroj[2] aŭ 1125–1135 metroj.[3] La larĝeco de trotuaro sur la ponto estas 1,2 metroj.
La ponton kreas 6 ĉefaj portantaj ŝnuregoj kun tira forto po 360 tunoj kaj 60 ventaj ŝnuregoj de diversa diametro. La ponton kreas 1030 kubaj metroj da betono, la ŝnuregoj kun suma maso 158 tunoj kaj 20 tunoj helpaj konstrukcioj. La ĉefa ŝnurego havas diametron pli ol 7 centimetroj.[4]
Vidu ankaŭ
redakti- Pado en la nuboj - belvedero troviĝanta proksime
Pluaj fotoj
redakti-
Suma vido al la ponto
Referencoj
redakti- ↑ Na Dolní Moravě vzniká nejdelší visutý most na světě. Jmenuje se Sky Bridge 721. Čím je tak výjimečný?, TechSvět, 3. 5. 2022
- ↑ Visutý most Sky Bridge 721, Dolní Morava
- ↑ Otevření Sky Bridge 721 – visutý most přes údolí na Dolní Moravě zahajuje provoz, Kudyznudy.cz, květen 2022
- ↑ Na Moravě roste nejdelší visutý most na světě, otevře se na jaře, Zprávy z Moravy, 30. 11. 2021, pjk