Konrado la 1-a (Bohemio)

(Alidirektita el Konrád Brněnský)

Konrado la 1-a , (naskiĝis versimile 1035, mortis la 6-an de oktobro 1092 en Prago), filo de ĉeĥa princo Břetislav la 1-a kaj lia edzino Guta von Babenberg, estis princo de apanaĝa teritorio Brno (1054-1055 kaj 1061-1092) kaj ĉeĥa princo (1092) el dinastio Přemyslidoj.

Konrado la 1-a
princo de Brno
Persona informo
Konrád I. Brněnský
Naskiĝo ĉ. 1035
en Prago
Morto 6-an de septembro 1092 (1092-09-06)
en Prago
Tombo Basilica of St Peter and St Paul vd
Etno ĉeĥoj vd
Familio
Dinastio Přemyslidoj vd
Patro Břetislav la 1-a vd
Patrino Judith von Schweinfurt vd
Gefratoj Vratislav la 2-aSpytihněv la 2-a • Otto I of Olomouc • Jaromír vd
Edz(in)o Wirpirk of Tengling vd
Infanoj Ulrich I • Luitpold, Prince of Znojmo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ekesto de apanaĝaj teritorioj redakti

Post la morto de princo Břetislav la 1-a kaj ekregado de lia filo Spytihněv la 2-a en Bohemio , Konrado (ĉeĥe Konrád I. Brněnský) ricevis por sia regado unu parton de la dividita Moravio kaj eksetlis en Brno. Lia frato Vratislav, estonta ĉeĥa princo kaj reĝo, setlis en Olomouc, plua frato Oto en Znojmo. Kiam la moraviaj princoj komence de la regado de Spytihněv kontraŭstaris liajn regadmanierojn, ĉeĥa princo ekatakis Moravion. Konradon kaj Oton li devigis servi ĉe sia praga kortego kaj la apanaĝajn teritoriojn neniigis.

Subteno de frato Jaromír redakti

Post la subita morto de Spytihněv ekregis Vratislav la 2-a. En la jaro 1061 li redonis al la fratoj la apanaĝajn teritoriojn; Oto transprenis apanaĝon Olomouc. 1063 Konrado aktive partoprenas je ekesto de episkopejo en Olomouc. Post la morto de praga episkopo Šebíř Oto kaj Konrado pledis por nomumo de ilia frato Jaromír praga episkopo, kiel destinis la patro Břetislav la 1-a. Vratislav, malgraŭ ke li, timante la kreskantan potencon de siaj fratoj, starigis propran kandidaton, devis retiriĝi kontraŭ minacanta ribelo.

Konrado plue kontraŭiris la politikon de Vratislav kaj li memvole forprenis burgon Podivín de olomouca episkopejo kaj redonis ĝin al mastrumado de tiu praga. Daŭre li kontraŭstaris la episkopon de Olomouc Jan, kio kaŭzis eĉ reagon de papo Gregorio la 7-a (1075), kiu ambaŭ episkopojn pacigis.

Epoko de batalo pri investituro redakti

Přemyslidoj staris ĉeflanke de la imperiestro Henriko la 4-a kontraŭ la papo Gregorio la 7-a. Post pentoplena renkontiĝo de Henriko la 4-a kaj Gregorio la 7-a en Canossa en la jaro 1077 ekstaris kontraŭ la imperiestro la aŭstria margrafo Leopoldo la 2-a Babenberg. Li komencis ataki ĉeĥan teritorion. Kunligitaj armtrupoj de princoj Vratislav la 2-a, Konrado kaj Oto venkis la aŭstrian armeon en batalo apud Mailberg la 12-an de majo 1082. Por la subteno de imperiestro en la j. 1085 Vratislav la 2-a estis proklamita reĝo (nur li persone).

Atako de Vratislav la 2-a kontraŭ Moravio redakti

Post la morto de princo Oto, reganto de la apanaĝo Olomouc, lia vidvino Eufemia de Hungario serĉis sekuron ĉe Konrado kaj li ekregis tiel la tutan Moravion. La fakto provokis princon Vratislav al nova atako. Estis konkerita Olomouc, kie la princo destinis apanaĝa reganto sian plej aĝan filon el la tria edzeco Boleslav-on. Poste li eksieĝis la urbon Brno, sed tiam lia filo Břetislav ekribelis. Vratislav devis retiriĝi. Agorde kun sinjoreca regulo de sia patro Břetislav la 1-a li proklamis Konradon sia posteulo. Princo Břetislav fuĝis antaŭ kolero de sia patro eksterlanden.

Regado redakti

Konrado akiris la postenon de ĉeĥa princo post la morto de sia frato Vratislav la 2-a la 20-an de januaro 1092. Dum sia mallonga regado li provis ree unuigi la pragan kaj olomoucan episkopejojn kaj sendis mesaĝon al la papo. Tiu intertempe tamen investis ambaŭ episkopojn, do Konrado devis soleni Paskon kun ambaŭ. Li mortis la 6-an de septembro 1092.

Familio redakti

Kun sia edzino Hildegarda (ĉeĥlingve Virpirka), grafino de Tengling havis Konrado du filojn:

Fontoj redakti

  • ŽEMLIČKA, J.: Čechy v době knížecí 1044–1198. Praha, NLN, 2002. 660 s. ISBN 80-7106-196-4.
  • F. Palacký – Dějiny národu českého v Čechách i v Moravě, 1. síl, 10. vydání, Praha 1936
Antaŭe:Reganto de BohemioPoste:
Vratislav la 2-a1092Břetislav la 2-a