Moraviaj enklavoj en Silezio
Moraviaj enklavoj en Silezio estas devene markigo por eksklavoj de Moravia margrafujo ĉirkaŭitaj de Silezio, ekde la jaro 1783 markigo por partoj de Moravia margrafujo, administrataj plu ĝis la jaro 1928 ja de la sileziaj oficejoj, sed laŭ la moraviaj landaj leĝoj. Temis pri plejparte moraviaj eksklavoj ĉirkaŭitaj de Silezio, sed en unu kazo temis pri terlango de Moravio. Preskaŭ la tuta teritorio de tiuj ĉi "enklavoj" estas nun konsisto de Moraviasilezia regiono, pola parto estas konsisto de Opola provinco.
Detala priskribo de la enklavoj
redaktiTeritorio de la enklavoj konsistis el la jenaj tutaĵoj (numeroj respondas al la numeroj sur la mapo):
- Osoblahia enklavo (germane: Hotzenplotzer Ländchen), (tutaj teritorioj de eksaj juĝejaj distriktoj Jindřichov kaj Osoblaha) estis plej granda teritorio en Enklavoj kun areo 219,32 km² kaj hodiaŭ ĝi estas terlango de Ĉeĥio en Pollandon. Apartenis al ĝi tiuj ĉi municipoj: (1) Bohušov (ankaŭ Dolní Povelice, Karlov, Kašnice, Ostrá Hora – hodiaŭ partoj de Bohušov), (2) Dívčí Hrad (ankaŭ Sádek, Životice – hodiaŭ partoj de Dívčí Hrad), (3) Hlinka, (4) Janov, (5) Jindřichov, (6) Liptaň (ankaŭ Bučávka, Horní Povelice – hodiaŭ partoj de Liptaň), (7) Osoblaha (ankaŭ Studnice – hodiaŭ parto de Osoblaha), (8) Petrovice, (9) Rusín (inkluzive de Hrozová kaj Matějovice, sed sen parcelo 246/2, kiu estis devene konsisto de pola Silezio), (10) Slezské Pavlovice (devene Německé Pavlovice) escepte de malgranda, antaŭe silezia teritorio inter Prudnik kaj rojo Sádecký potok, (11) Slezské Rudoltice (devene Rudoltice) (ankaŭ Koberno, Nový Les, Víno – hodiaŭ partoj de Slezské Rudoltice) kaj (12) Vysoká (ankaŭ Bartultovice, Pitárné – hodiaŭ partoj de Vysoká); plu poste katastraj teritorioj (13) Piskořov (hodiaŭ parto de Město Albrechtice) kaj (14) Třemešná (hodiaŭ parto de municipo Třemešná). La historia parto de Osoblahio estas ankaŭ kelkaj parceloj, kiuj estis en la jaro 1959 transdonitaj al Pollando per interŝanĝo je aliaj.
- Moravia terlango en ĉirkaŭaĵo de Litultovice kaj Životice, venantaj ĝis nuntempa teritorio de la statuta urbo Opava. Tiu ĉi parto havis areon 72,01 km². Temas pri municipoj (15) Lhotka u Litultovic, (16) Litultovice (escepte de Choltice, kiu ne estis parto de la devena katastro de Litultovice), (17) Dolní Životice (ankaŭ Hertice – hodiaŭ parto de Dolní Životice), (18) Mikolajice, (19) Uhlířov, (20) Slavkov, kaj de katastra teritorio (21) Deštné (hodiaŭ parto de municipo Jakartovice), (22) Jaktař (hodiaŭ parto de la statuta urbo Opava) kaj (23) Štáblovice (hodiaŭ parto de municipo Štáblovice).
- Katastra teritorio (24) Vlaštovičky en siaj devenaj limoj (hodiaŭ precipe konsisto de opava urba parto Vlaštovičky kun eta transigo en la katastran teritorion de Neplachovice). Tiu ĉi enklavo havis areon 2,5056 km².
- La teritorio de municipo (25) Slatina en siaj devenaj limoj. Partoj do estis ankaŭ partoj de municipo Ohrada (hodiaŭ parto de municipo Bílovec) kaj Karlovice (hodiaŭ parto de municipo Tísek). Tiu ĉi enklavo mezuris 2,51 km².
- (26) Suché Lazce en siaj devenaj limoj. Konsisto do estis ekzemple Kravařov (hodiaŭ parto de a katastra teritorio Komárov u Opavy), plu malgranda parto de parcelo n-ro 459/1 en la katastra teritorio de municipo Štítina. Male konsisto ne estis plimulto de Přerovec. Tiu ĉi enklavo mezuris 5,22 km².
- Plua enklavo estis senjorujo Kietrz (ekster la mapo), ekde la jaro 1742 konsisto de Prusia Silezio kiel la tn. Prusia Moravio; hodiaŭ dividita inter provincoj Opola kaj Silezia. Krom Kietrz ĝi ensumigis Księże Pole, Kozłówki, Langowo, Tłustomosty, ĉirkaŭaĵo de Ŝtata bieno Krotoszyn (PGR Krotoszyn) kaj du trionoj de Pietrowice Wielkie.
Aŭstria parto de la enklavoj havis areon 308,26 km².
Al la enklavoj ekde la jaro 1783 oni ne kalkulis teritorioj (27) Butovice kaj (28) Nové Vrbno, kiuj ja estis ĉirkaŭitaj de la silezia teritorio, tamen ĝis la jaro 1948 ili estis administrataj enkadre de moravia politika distrikto Nový Jičín.