Jaktař (germane Jaktar, pole Jaktarz, Jaktar) estas parto de distrikta urbo Opava en Ĉeĥio, antaŭe memstara vilaĝo. Ĝi troviĝas nordoriente de Opava kaj situas en propra katastra teritorio Jaktař. De la urbocentro ĝis situas proksimume 3 km nordoriente.

Jaktař
germane Jaktar
urba parto
Kostel sv.Petra a Pavla v Jaktaři.JPG
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo en Jaktař
Oficiala nomo: Jaktař
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Opava
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Moravia enklavo
Montaro Nízký Jeseník
Domoj 605 (2011)
Situo Jaktař
 - alteco 260 m s. m.
 - koordinatoj 49° 56′ 56″ N 17° 51′ 57″ O / 49.94889 °N, 17.86583 °O / 49.94889; 17.86583 (mapo)
Katastro 5,82 km² (582 ha) Jaktař
Loĝantaro 2 362 (2011)
Denseco 405,84 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 07
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Nuntempaj partoj de Opava
Nuntempaj partoj de Opava
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Jaktař
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

La granda parto de Jaktař apartenas al la centra parto de Opava, kiu ne membriĝas en mem-administrajn urbajn partojn kaj ĝi estas reprezentata rekte fare de reprezentantaro kaj magistrato de la urbo. Nur malgranda parto nordoriente de Jaktař, baza sidej-unuo Vávrovická, kreata per kvaropo de dudomoj kun ĝardenetoj en okcidenta flanko de strato Vávrovická proksime de kapelo en Palhanec, apartenas al mem-administra parto Vávrovice.

HistorioRedakti

Jaktař apartenis al Moraviaj enklavoj en Silezio. Diference de Opava plimulto de loĝantoj estis ĉeĥe parolantaj.

En la jaro 1938 situis en Jaktař 302 domoj. En la jaro 1939, do en la tempo, kiam Opava estis centro de unu el tri regantaj regionoj - Imperia regiono Sudetio kaj resto de ĈSR estis protektorato, Jaktař estis alligita al Opava. Komune kun ĝi estis alligita ankaŭ urbo Kateřinky kaj municipo Kylešovice.

Evoluo de nombro de loĝantojRedakti

Nombro de loĝantoj de Jaktař laŭ popolnombrado
Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Nombro de loĝantoj 586 635 696 750 894 1133 1738[p 1] 1968 2102 1973 2055 2011 2277 2362
  1. El tio 1340 personoj de ĉeĥoslovaka nacieco kaj 294 germanoj

FotojRedakti