Litultovice estas kampurbo en Ĉeĥio troviĝanta 12 km sudoriente de urbo Opava. La vilaĝo havas 957 loĝantojn (2023). Litultovice estas memstara vilaĝo, kies partoj estas tri apudaj vilaĝetoj: Choltice, Luhy kaj Pilný Mlýn.

Litultovice
germane Leitersdorf, pole Litultowice
kampurbo
Kastelo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Litultovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Opava
Historiaj regionoj Moravia enklavo, Ĉeĥa Silezio
Montaro Nízký Jeseník
Transporto Fervojlinio 314
Memorindaĵoj Litultovice kastelo
Rojo Litultovický potok
Situo Litultovice
 - alteco 314 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 02″ N 17° 44′ 29″ O / 49.90056 °N, 17.74139 °O / 49.90056; 17.74139 (mapo)
Areo 10,35 km² (1 035 ha)
Loĝantaro 957 (2023)
Denseco 92,46 loĝ./km²
Unua skribmencio 1317
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 55
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0805
NUTS 5 CZ0805 507920
Katastraj teritorioj 1
Partoj de kampurbo 1
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Litultovice
Retpaĝo: www.litultovice
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jakartovice, Lhotka u Litultovic, Mladecko, Dolní Životice, Jezdkovice kaj Hlavnice.

Historio redakti

Litultovice havas sian nomon de sia fondinto Litult (Lutult, Litolt).

La plej malnovan konservitan memorigaĵon Litultovice havas en listo de episkopaj feŭduloj en la ĉirkaŭaĵo de Opava el tempo 1289-1325, en kiu ĝi havas germanan nomon, kvankam la listo estas skribita latine.

Litultovice kun la ĉirkaŭaĵo estis feŭdula bieno de olomouca episkopujo kaj ĝi kreis moravian enklavon en Silezio, donita en feŭdon kiel vira feŭdulujo en generacio malsuprenira. Tial la heredaĵo estis agnoskata sole okaze de vivanta vira ido, filo. Ĉar tiu ĉi kondiĉo ne estis ĉiam plenumebla, alternis en la tenado de la feŭdo pli ol dek familioj.

Vilaĝo Litultovice apartenas ekde la jaro 1850, kiam estis nuligita patrimonia administrado, en kiu administrajn unuojn prezentis senjorujoj, al distrikto Opava.

En la jaro 1938 Litultovice estis komune kun regiono Opava sekve de la munkena interkonsento aneksita de nazia Germanio. Liberigita ĝi estis la 6-an de majo 1945.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869798
1880794
1890790
1900696
1910730
1921751
JaroLoĝantoj
1930789
1950698
1961756
1970613
1980704
1991742
JaroLoĝantoj
2001761
2014897
2016918
2017906
2018925
2019916
JaroLoĝantoj
2020910
2021936
2022934
2023957