Fervojlinio Opava východ – Svobodné Heřmanice
Fervojlinio Opava východ – Svobodné Heřmanice (en horaro por vojaĝantoj lastfoje indikata kiel fervojlinio 314) estas unurela fervojo kun longeco 25 km. Temas pri regiona fervojlinio. Tio estas restaĵo de fervojlinio Opava východ - Horní Benešov. En sektoro Opava východ - Deflankiĝo Moravice la fervojo kondukas sur la samaj reloj kun fervojlinio Opava východ - Hradec nad Moravicí.
Opava východ – Svobodné Heřmanice | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Transportejo Jakartovice kun motorveturilo de vico 809 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Superrigardo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Numero de linio | 314 | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Paso de fervojo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Trafikado | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Trafikanto | SŽDC | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Teknikaj trajtoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Longo | 25 km | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝpuro | 1435 mm (Normala ŝpuro) | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Fervoja elektra sistemo | neelektrizita fervojo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Maksimuma dekliveco | 30 ‰ | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Maksimuma rapideco | 50 km/h | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Stacioj de la fervojlinio | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Historio
redaktiKonstruado de la fervojo el Opava ĝis Horní Benešov estis komencita en la jaro 1891 kaj entute la unua trajno alveturis el Opava ĝis Otice la 27-an de oktobro de la sama jaro. La unua labortrajno alveturis ĝis la fina stacio en Horní Benešov la 15-an de majo 1892. Solena inaŭguro de la fervojo poste okazis la 29-an de junio 1892. En la 1960-aj jaroj okazis sekve de minada agado al sinko de subaĵo sub la fervojo en sektoro Svobodné Heřmanice - Horní Benešov kaj sekve estis decidite nuligi tiun ĉi sektoron. La fervoja transporto estis en tiu ĉi sektoro ĉesigita la 5-an de aprilo 1970. La fervojsupraĵo estis poste forigita en la jaro 1981.