Dolní Životice estas vilaĝo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Opava super pentrinda valo de rivereto Hvozdnice. Vivas ĉi tie 1 035 loĝantoj (2023). Ĝi estas tratranĉita de oriento ĝis okcidento per fervojlinio Opava východ – Svobodné Heřmanice, malproksima 10 km okcidente de urbo Opava.

Dolní Životice
germane Schönstein
municipo
Kastelo en Dolní Životice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Dolní Životice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Opava
Historiaj regionoj Moravio, Moravia enklavo, Sudetio
Montaro Nízký Jeseník
Transporto Fervojlinio 314
Memorindaĵo Dolní Životice kastelo
Rivero Hvozdnice
Situo Dolní Životice
 - alteco 299 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 45″ N 17° 46′ 34″ O / 49.89583 °N, 17.77611 °O / 49.89583; 17.77611 (mapo)
Areo 11,26 km² (1 126 ha)
Loĝantaro 1 035 (2023)
Denseco 91,92 loĝ./km²
Unua skribmencio 1320
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 56
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0805
NUTS 5 CZ0805 553051
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Dolní Životice
Retpaĝo: www.dolnizivotice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Slavkov, Stěbořice, Litultovice, Mikolajice, Štáblovice, Lhotka u Litultovic kaj Jezdkovice.

Historio redakti

La estiĝo de la vilaĝo datiĝas al komenco de la 13-a jarcento, kies pruvo estas restaĵoj de akva burgaro neniigita de atako de tataroj. La vilaĝo inkluzive de la hodiaŭa vilaĝeto Hertice estis feŭdo de olomouca episkopujo. En germane skribataj dokumentoj oni nomas la vilaĝon sub nomo Schonstein. La vilaĝo estis ekde sia estiĝo kelkfoje dividata je diversaj partoj en tenado de aliaj personoj. Ĝis la jaro 1896 proprumis la vilaĝon Larischidoj el Mönnich kaj post ili ĝis la jaro 1945 familio de grafoj Razumovskidoj. Komence de la 20-a jarcento okazis la plej granda evoluo de la vilaĝo. Estis establita paroĥo, konstruita preĝejo de sankta Salvatoro, lernejo, alkoholfarejo kaj bakejo. Per la areo de 1118 ha kaj per nombro de loĝantoj 1125 ĝi apartenas al la plej grandaj vilaĝoj de okcidenta regiono Opava.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869938
1880937
1890966
1900970
1910949
19211 067
JaroLoĝantoj
1930972
1950837
1961971
1970877
1980871
1991871
JaroLoĝantoj
20011 107
20141 126
20161 074
20171 043
20181 056
20191 046
JaroLoĝantoj
20201 045
20211 033
20221 026
20231 035

Partoj de municipo redakti

Naskiĝintoj redakti

Jan Larisch-Mönnich