Slavkov (distrikto Opava)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Slavkov |
Slavkov estas vilaĝo en Ĉeĥio situanta proksime de urbo Opava. Vivas ĉi tie 2 126 loĝantoj (2024).
Slavkov | |||
germane Schlakau, pole Sławków | |||
municipo | |||
Kastelo, hodiaŭ Seniorcentro
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Slavkov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Opava | ||
Administra municipo | Opava | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Moravia enklavo | ||
Montaro | Nízký Jeseník | ||
Transporto | Fervojlinio 314 | ||
Situo | Slavkov | ||
- alteco | 299 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 55′ 18″ N 17° 50′ 06″ O / 49.92167 °N, 17.83500 °O (mapo) | ||
Katastro | 11,04 km² (1 104 ha) Slavkov u Opavy | ||
Loĝantaro | 2 126 (2024) | ||
Denseco | 192,57 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1224 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 747 57 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0805 | ||
NUTS 5 | CZ0805 510289 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Slavkov (Opava District) | |||
Retpaĝo: www.slavkov-u-opavy.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Opava, Otice, Stěbořice, Štáblovice, Uhlířov kaj Dolní Životice.
Historio
redaktiLa unua skribmencio, kiu pruvas ekzistadon de Slavkov, devenas el la jaro 1224, kiam reĝo Přemysl Otakar la 1-a donacis Slavkov-on al urbo Opava. En tiu ĉi donacdokumento, skribita latine, la vilaĝo estas indikata kiel Zlawicova Wes kaj sur la dokumento estas subskribita Bohuslav, filo de Slávek. En la katastro de la vilaĝo aperis multnombraj arkeologiaj trovaĵoj, tiuj lastaj el la jaro 1995 malkovris spurojn post la plej malnovaj terkulturistoj el komenco de neolito, do ĉirkaŭ la jaro 5000 a.K. Plua vilaĝo ĉi tie estis en la dua duono de la kvina miljaro a.K. La plej riĉaj trovaĵoj dokumentas kulturon el pli malfrua fera tempo, t.e. el la 7-a ĝis la 6-a jarcento a.K.
La plej malnova konstruaĵo en Slavkov estas kastelo meze de la vilaĝo, kiu estiĝis per alikonstruo de origina burgaro en la jaro 1586. Ekde la fino de la 17-a jarcento ĝi ne estis uzata kiel sinjora sidejo kaj ĝi iom post iom malkreskis. Devigitaj reguligoj kaj riparoj tute forviŝis la karakteron de la historia objekto - kvarala duetaĝa konstruaĵo kun kvadrata korto, kovrita per vitrita tegmento. Nun ĝi servas kiel hejmo de ordenaj fratinoj de ordeno de sankta Francisko. La alia plej malnova konstruaĵo estas paroĥeja preĝejo de sankta Anna, baroka ununava konstruaĵo el la jaro 1657.
Por Slavkov estas memorinda ankaŭ tio, ke ĝi ebligis sur herbejoj ĉe Slavkov aranĝi la 25-an de septembro 1887 grandiozan mitingon de ĉeĥa popolo en Silezio, kie estis formulitaj bazaj politikaj, naciaj kaj kulturaj postuloj de la ĉeĥa popolo.
En la jaro 1993 honora civitano de la vilaĝo fariĝis ĉi tiea naskiĝinto Bohumír Bocian, kiu ekde la jaro 1938 vivis kaj kreis en Parizo.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 006 |
1880 | 1 021 |
1890 | 1 098 |
1900 | 1 087 |
1910 | 1 122 |
1921 | 1 107 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 295 |
1950 | 1 055 |
1961 | 1 231 |
1970 | 1 177 |
1980 | 1 388 |
1991 | 1 544 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 639 |
2011 | 1 826 |
2014 | 1 925 |
2016 | 1 955 |
2017 | 2 010 |
2018 | 2 013 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 2 031 |
2020 | 2 052 |
2021 | 2 033 |
2022 | 2 085 |
2023 | 2 104 |
2024 | 2 126 |